El Popola Ĉinio>头条新闻>

Guo Chuan ricevis la "premion de speciala kontribuo por velŝipado de Azio"

| 2013-09-18
Bookmark and Share


Guo Chuan (maldekstre) kun la medalo de la "premio de speciala kontribuo por velŝipado de Azio" en la manoj

 

    La 16-an de septembro, raportisto informiĝis de la Ĉina Asocio de Navigado, ke la 14-an de septembro Guo Chuan el Qingdao de Ĉinio, "la unua persono en Azio, kiu plenumis solan ĉirkaŭmondan navigadon nealbordiĝantan", estis honorita de la Monaka Klubo de Jaktoj per la "premio de speciala kontribuo por velŝipado de Azio" pro sia sola ĉirkaŭmonda navigado nealbordiĝanta en la kuranta jaro kaj pro sia kontribuo por disvastigi la velŝipadon en Ĉinio.

 

    Souverain Albert II, prezidanto de la Monaka Klubo de Jaktoj kaj la princo de Monako, intervidiĝis kun Guo Chuan kaj kuraĝigis lin akiri pli grandan sukceson en la navigada afero.

 

    Bernard d' Alessandri, ĝenerala sekretario de la Monaka Klubo de Jaktoj, donis la premion al Guo Chuan. Li diris: "S-ro Guo Chuan plenumis solan ĉirkaŭmondan navigadon nealbordiĝantan en la kuranta jaro, prezentis grandegan kuraĝon antaŭ la neimageblaj mafaciloj kaj akiris eksterordinaran atingon. Pro tio ni decidis honorigi lin." Li invitis Guo Chuan aliĝi al la Monaka Klubo de Jaktoj. Tio signifas, ke Guo Chuan enviciĝis inter elitoj pri navigado.

 

    Guo Chuan invitite vojaĝis al Monako por ĉeesti la 60-jaran datrevenon de la fondiĝo de la Monaka Klubo de Jaktoj. Estis neatendite por li, ke tie li estis tre ĝentile akceptita kaj eĉ ricevis la premion kaj estis invitita kiel membro de la klubo. Li diris: "Mi ne kuraĝas havi ekscesan deziron invitite aliĝi al la klubo. Ĝi estas plej supra klubo de jaktoj en la mondo. Nuntempe la klubo havas pli ol 1 300 membrojn kaj fariĝi ĝia membro estas tre malfacile. Laŭ mi, la klubo eble donos al mi la titolon de honora membro."

 

    Antaŭ dono de la premio al Guo Chuan, la Monaka Klubo de Jaktoj donis la "premion de dumviva atingo" al la brita maristo s-ro Robin Knox-Johnston, kiu plenumis solan ĉirkaŭmondan navigadon nealbordiĝantan per velŝipo en la jaro 1968. Li estas la unua velŝipisto en la mondo, kiu plenumis solan ĉirkaŭmondan navigadon nealbordiĝantan, kaj Guo Chuan estas la lasta ĝis nun. Entute 74 velŝipistoj en la mondo plenumis tian ĉirkaŭmondan navigadon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments