El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 3-a Internacia Festivalo de Ĵazo en Ĉinio

| 2013-09-18
Bookmark and Share


Ĉina muzikistino en prezentado  

 

     Vespere de la 15-a de septembro inaŭguriĝis la 3-a Internacia Festivalo de Ĵazo en la urbo Shenzhen en suda Ĉinio. En la inaŭguro estis mirindaj ludo kaj kanto faritaj de la ĉinaj muzikistinoj per sanŝjan-o (ĉina trikorda plukinstrumento) kiu elvokis aplaŭdojn de la ĉeestantoj en- kaj eksterlandaj. La festivalo daŭros ĝis la 4-a de oktobro, pli ol 100 ĵazaj muzikistoj faros prezentadojn unuj post la aliaj, ili venos el Ĉinio, Usono, Germanio, Francio, Holando, Italio kaj tiel plu.

 

    Ekde la jaro 2011 la festivalo estis jam dufoje okazigita. La muzikistoj en la ĉi-foja festivalo, Stephan Micus, fama ludanto kiu kapablas ludi diversajn instrumentojn de Germanio, kaj Savina Yannatou, plej eminenta kantistino de Grekio, faros sian unuafojan prezentadon en Shenzhen. Krome, la festivalo invitis Emil Viklicky, ĵaza majstro de Ĉeĥo, Wouter Hamel, karakterhava muzikisto de Holando, kaj Michel Reis, elstara ludanto de Luksemburgio, por fari kunan ludadon, kaj ankaŭ la trio Jef Neve de Belgio.

 

    Inkluzive de la mirinda prezentado en la malnovaj fabrik-domoj, la festivalo okazigos 4 kursojn kaj prelegojn pri ĵazo. Vespere de la 4-a de oktobro estos la plej zorgata kurso kun la ĉeftemo "Muziko, arto de agoj kaj sonoj" prezidita de Zoro Babel, muzikisto de Germanio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments