Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Japanio, kiel vi evitu la ripetadon de eraroj?

| 2013-09-18
Bookmark and Share


S-ro Murayama Tomiichi , 88-jara iama ĉefministro de Japanio 

 

    Lastajare, pro la pli kaj pli rapida dekstriĝo de la japana politiko, iuj politikistoj kaj dekstremuloj publike neas la historion de invadoj fare de la moderna Japanio. Ili senskrupule beligas la militarismon kaj honoras la milit-krimulojn. Tiaj agoj, kiuj estas kontraŭ la justeco de la historio kaj ankaŭ kontraŭkonsciencaj, ne povas ne veki fortan zorgon kaj singardemon de la internacia socio.

 

    Murayama Tomiichi servis kiel la 81-a ĉefministro (de la 30-a de junio 1994 ĝis la 11-a de januaro 1996) de Japanio estante membro de la siatempa Japana Socialista Partio. Li estas la unua prezidanto de tiu partio, kiu fariĝis ĉefministro. Li estris la koalician registaron konsistigitan de la Japana Socialista Partio, la Liberal-Demokrata Partio kaj la Nova Partio Sakigake. Post Hosokawa Morihiro, Murayama fariĝis la dua japana ĉefministro, kiu venkis grandan malhelpon de la japanaj dekstraj fortoj kaj parole pardonpetis al la aziaj landoj, kiuj fariĝis viktimoj de Japanio dum la Dua Mondmilito. Lia konduto fronti la faktojn de la historio estis favore akceptita de la najbaraj landoj.

 

    Kiel politikisto de la malnova generacio, Murayama Tomiichi ĉiam insistas pri la politiko amikeca al Ĉinio. Lastatempe, Liu Junguo, raportisto de la ĵurnalo Renmin Ribao sendita al Japanio, faris ekskluzivan intervjuon kun li. Jen la parolo de s-ro Murayama Tomiichi .

 

    La Red

    Ekde kiam mi estis juna, mi ĉiam havis la opinion, ke Japanio estas membro de Azio ĉu laŭ la geopolitiko, ĉu laŭ la historio, kaj ke Japanio havas nedisigeblajn rilatojn kun aliaj aziaj landoj. Japanio devas konstrui firman kaj fidindan fundamenton kun la aziaj landoj. Tio estas ankaŭ unu el la plej gravaj principoj de mia vivo.

 

    Post kiam mi estis elektita kiel ĉefministro, antaŭ ĉio mi vizitis la Korean Respublikon, Ĉinion kaj aliajn aziajn landojn. En tiuj landoj mi propra-sperte sentis la neviŝeblajn vundojn kiujn Japanio donis al la najbaroj per la kolonia regado kaj agreso dum la Dua Mondmilito. Dum mia oficperiodo estis la historia punkto de la 50-a datreveno de la finiĝo de la milito, kaj Japanio devis profunde memekzameni siajn proprajn milit-krimojn faritajn antaŭ 50 jaroj kaj bezonis montri al la tuta mondo, ke ĝi rezolute antaŭeniros laŭ la vojo de paco, demokratio kaj internacia konkordo. Ĝuste sub tia fono, mi publikigis la deklaron titolitan: "Okaze de la 50-a datreveno de la finiĝo de la milito". La deklaro estas konata ankaŭ kiel Murayama Danwa.

 

    Mi faris la deklaron ĝuste pro tio, ke se Japanio volas pace kunekzisti kun la landoj aziaj kaj eĉ tutmondaj, ĝi devas radikale likvidi la historion de la pasintaj invadoj. Laŭ mia opinio, ĝuste pro Murayama Danwa, Ĉinio, Koreio kaj aliaj aziaj landoj povis kompreni, ke Japanio jam likvidis la pasintecon pri la historia problemo, kaj rezulte tiuj landoj komencis iom post iom akcepti Japanion. Estas pro tio, ke ĉiuj sekvaj kabinetoj, inkluzive de tiu de la unua oficperiodo de Abe Shinzo kiel ĉefministro, klare esprimis sian intencon heredi la deklaron. Sed kiam Abe duafoje fariĝis ĉefministro, li anoncis, ke li "ne heredos la deklaron senŝanĝe" kaj diris, ke "ankoraŭ ne estas internacie akceptita difino de invado" kaj klare esprimis, ke li revizios la enhavon de la deklaro. Nun ni ne scias kiel li revizios ĝin, sed se Japanio dementos sian iaman agresadon, tio certe kaŭzos fortan malfidon de la koncernaj landoj al la paroloj de la antaŭaj ĉefministroj de Japanio. Post la finiĝo de la Dua Mondmilito, la historia edukado de Japanio apenaŭ tuŝis la modernan historion, kaj pro tio plejparto de la japanoj ne scias la lastan militon. Lerni ĝuste la historion ne nur helpas al la konstruado de la amikeco kun la najbaraj landoj, sed ankaŭ havas grandan signifon por la estonta disvolviĝo de Japanio. Mi ege zorgas la "dekstriĝon" de la japana politiko. La japanaj politikistoj bezonas pluapaŝe lerni la modernan historion de Japanio, precipe la historion de la kolonia regado kaj agreso faritaj de Japanio al la najbaroj, kaj nur tiel Japanio povos eviti la ripetadon de siaj eraroj.

 

    Ĝuste pro tio, ke Japanio akceptis la Deklaracion de Postdam, la Deklaracion de Cairo kaj la verdikton de la Internacia Milit-Tribunalo por Ekstrema Oriento, ĝi povis reveni en la internacian socion. Se la japana ĉefministro kaj aliaj ministroj vizitas la sanktejon Yasukuni en kiu oni kultas la A-klasajn milit-krimulojn, tio signifas, ke Japanio neas la internaciajn paktojn antaŭe ratifitajn. Mi opinias, ke la ĉefministro kaj aliaj ministroj ne devas viziti la sanktejon. Kvankam nun la amendo de la konstitucio fariĝis grava temo, mi neniel konsentas modifi la nunan konstitucion kiu bazas sin sur la respekto al fundamentaj homaj rajtoj, paco, kaj demokratio.

 

    En la Pacmemora Muzeo de Hiroshima estas ŝtona monumento sur kiu oni ĉizis la frazon: "Ni neniel ripetos la eraron". Mi opinias, ke tio devas esti ne nur ĵuro de la loĝantoj de Hiroshima, sed ankaŭ tiu de la tuta japana popolo. Fariĝi paca lando estas la direkto, kiun definitive montras la japana konstitucio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments