Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Someraj ferioj de Su Ya

| 2013-09-18
Bookmark and Share

de LIU XINLU

 


Su Ya en la butiko de la patrino

 

    Su Ya estas studentino de la unua lernojaro de la Anqing-a Instruista Universitato, Anhui-provinco. Ŝi studas pri turisma administrado. Ŝia hejmloko estas Dingyuan-gubernio de Chuzhou, en la sama provinco. Kiam ŝi estis 8-jara, ŝiaj gepatroj iris labori al alia loko, restigante ŝin hejme. Antaŭ tri jaroj ŝia patrino eklaboris en Ŝanhajo, kaj post tio ĉiujare dum la someraj ferioj Su Ya venas al la patrino kiel migrobirdo por helpi ŝin en var-vendado. El tiuj spertoj ŝi komprenis, kiom malfacile la patrino kolektis por ŝi la lernokotizon. Ĝuste en la urbo, kie ŝia patrino laboras, ŝi ekkomprenis la subtilajn gustojn de la vivo kun la propra maturiĝo.

 

    Funkciigi la butikon kiel helpanto de la patrino

 

    "Ĉu io ĉi tie plaĉas al vi? La manĉeno estas farita el malgrandaj artefaritaj diamandoj. La literoj povas esti libere aranĝitaj laŭ via bezono, ekzemple via angla nomo. Ĉu vi volas tion?" Sur kvieta strateto de Ŝanhajo sin trovas la butiko de la patrino, kie Su Ya varme salutas la klientojn. La butiko havas areon de nur tri kvadrataj metroj, kie vendiĝas ĉefe man-plektitaj ŝnuretoj, sun-okulvitroj, poŝtelefonaj ingoj kaj similaj objektoj. En la ĉambro funkcias nur malgranda elektra ventumilo por mildigi la varmecon. Ĉi-somere ankaŭ kuzino de Su Ya venis al Ŝanhajo kune kun ŝi por sperti la vivon de la metropolo.

 

    Ĉiuvespere je la 5-a horo Su Ya kaj ŝia kuzino venas al la butiko kaj tie laboras ĝis la 11-a. Meze de tiu laboro ili prenas tre simplan vespermanĝon sur faldebla tablo ekster la malgranda butiko. Escepte de la vespermanĝo ili pasigas plejparton da tempo por rekomendi varojn al klientoj.

 

    La ŝnuroj kaj manfaritaj manĉenoj estas plektitaj kaj faritaj el la lertaj manoj de ŝia patrino. Nur en dek minutoj la patrino finplektas ruĝŝnuran nodon, kiu en Ĉinio laŭ tradicia kredo havigas al vi pacon, feliĉon aŭ amon. Nun Su Ya bedaŭras, ke ŝi ne lernis de sia patrino tiun lerton. Ŝi do kune kun la kuzino klopodas rekomendi varojn al klientoj. "Unu litero el artefarita diamando kostas 3 juanojn, kaj unu ŝnuro 2 juanojn. Elektu tiujn, kiuj plaĉas al vi, kaj poste mi ĉenigos ilin por vi." Ĉenigi literojn por Su Ya estas facile. Parolante ŝi elprenis kelkajn objektojn por knabino kaj ŝia amanto, kaj ili fine aĉetis manĉenon kontraŭ 25 juanoj. "Dankon, bonvenon viziti refoje", kun afablaj vortoj adiaŭis la klientojn Su Ya kaj la kuzino.

 

    Mi volas havigi al mi pli da tempo por esti kune kun mia patrino

 

    Kun profundiĝo de la nokto, la patrino kutime urĝigas al Su Ya kaj la kuzino rapidi hejmen. Su Ya tamen insistas resti en la butiko por akompani la patrinon. La filino kutimas vei, ke dum la pasintaj dudek jaroj la tempo kunesti kun la patrino estis tro mallonga.

 

    Ni malfacile sukcesas kompreni, ke dum infanoj en grandaj urboj vivantaj kun la gepatroj enuiĝas pro babiladoj de la lastaj, iliaj samaĝuloj en la kamparo ne povas ne senti solecon kaj bedaŭron pro foresto de la gepatroj, kiuj iris al alia loko por perlabori monon.

 

    Su Ya estis unu el tiaj kamparanaj infanoj. Ŝi estis komprenema kaj obeema knabino. "Kiam mi estis 8-jara, mi sola restis hejme. Ĉiufoje kiam venis la tempo, kiam la patrino devas forlasi min post mallonga kunestado, mi foje refoje postsekvis la aŭtobuson plorante." Retrorigardante la pasintecon Su Ya ne povis detenis sin de larmoj. Ŝia patrino diris, ke multfoje ŝia koro doloris pro la demando de la filino: "kial nur mi sola devas malhavi miajn gepatrojn apude por viziti lernejon, dum aliaj infanoj povas loĝi kun la gepatroj? Ĉu vi ne amas min, panjo?" Aŭdinte la demandon la patrino sentis sin afliktita. "Antaŭe miaj familianoj vivtenis sin per terkulturado, tamen pro nekontentiga rikolto, ni komencis komercadon kiaj vendado de bakitaj platkukoj, legomoj kaj fruktoj. Por ke la infanoj povu plu lerni kaj vivi en pli bonaj kondiĉoj, ni bezonis pli da mono." Ĝuste pro tia simpla tamen forta patrina amo ŝi vizitis kelkajn urbojn por tie serĉi laboron.

 

    Kolekti lernokotizon estas malfacile

 

    Kvankam la vivo funkciigi butikon en granda urbo estas malfacila kaj fojfoje igis ŝin senti mankon de kapablo, la urbo Ŝanhajo havas sian propran ĉarmon kaj donas al Su Ya senton de admiro kaj belan revon. Dum la someraj ferioj de la dua lernojaro de supera mezlernejo ŝi unuafoje vizitis Ŝanhajon. Siatempe la patrino vendis aĵojn subĉiele, kaj proksime de la loko, kie la patrino laboris, estis la Orient-Ĉina Instruista Universitato.

 

    Su Ya tuj ekŝatis la universitaton, kiam ŝi eniris en ĝin por la unua fojo. En la bela universitato estis lago kovrita de lotusfloroj, kiujn oni kutime povas vidi nur en parkoj. Sur seĝoj ĉe la lago studentoj laŭtlegis vortojn de la angla lingvo. Sur la afiŝtabulo estis informoj de diversaj aktivadoj de la studentoj. La bela universitato kaj la studentoj ĉinaj kaj eksterlandaj donis al la knabino mirindan fantazion.

 

    Propraokule vidinte la penan laboron de la patrino Su Ya eksentis, ke kiel malfacile por la patrino kolekti monon por ŝi. "Mi devas lerni pli diligente kaj kulturi firman karakteron." Reveninte hejmen Su Ya fiksis la Orient-Ĉinan Instruistan Universitaton kiel sian celon kaj pro tio ŝia lernado multe progresis. "Kvankam mi ne sukcesis trapasi la eniran ekzamenon de la Orient-Ĉina Instruista Universitato, mi ekkonsciis, ke klopodado estas la nura vojo por vivi en la metropolo," ĝoje diris Su Ya kun serena rido.

 

    Su Ya decidis studis pri turisma administrado. Ŝi esperas, ke estonte ŝi povos fari staĝon kaj trovi laboron en Ŝanhajo por esti kune kun la patrino. Pri tio la patrino komentis: "Mia filino ofte diras al mi, ke, kiam ŝi eklaboros, ŝi ne permesos al mi tiel penige labori." En sia koro la patrino fieras pro la filino obeema kaj komprenema, kaj pro tio ŝi nomis la butikon ĝuste per la nomo de la filino.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments