El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio esperas ke Usono pozitive rigardos la taiwan-an problemon

| 2013-09-22
Bookmark and Share


Wang Yi faras prelegon en Usono.  

 

    La 20-an de septembro Wang Yi, ministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, faris prelegon en la Instituto Brookings de Usono. Li diris, ke Ĉinio esperas ke Usono reale komprenos kaj respektos la klopodojn faritajn de Ĉinio, kiu oponas kontraŭ secesio kaj estas por la paca unuiĝo, tiel la taiwan-a problemo transformiĝos de la negativa havaĵo al la pozitiva resurso por la rilatoj inter la du landoj.

 

    Wang Yi speciale menciis pri la taiwan-a problemo en sia prelego, li emfazis, ke la taiwan-a problemo koncernas al la suvereneco kaj la teritoria integreco de Ĉinio kaj al la nacia sento de 1 300 milionoj da ĉinoj. Nun la tendenco de la disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo estas en paca evoluado, "pacon sed ne militon, kunlaboron sed ne kontraŭecon kaj interkontakton sed ne izolecon" jam fariĝis la popola aspiro de la du bordoj.

 

    Li diris: "La du bordoj de la Taiwan-a Markolo unuiĝas iom post iom en reciprokaj interŝanĝoj kaj kunagoj ĝis kiam la unuiĝo de Ĉinio finfine realiĝos, tio estas ne haltebla tendenco de la historio."

 

    Wang Yi esprimis, ke dum multaj jaroj la taiwan-a problemo estas ĉiam negativa havaĵo kiu damaĝas la reciprokajn konfidojn kaj ĝenas la kunlaborojn en la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Se la usona flanko povos reale kompreni kaj respekti la klopodojn faritajn de Ĉinio, kiu oponas kontraŭ secesio kaj estas por la paca unuiĝo, la problemo fariĝos pozitiva resurso, tio povos doni garantion al la longtempa kaj stabila disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj kaj povos krei ĉiuflankan kunlaboradon inter Ĉinio kaj Usono.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments