El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua elektra aviadilo de Ĉinio kun propra rajto pri intelekta proprietaĵo montriĝis en la 2-a Shenyang-a Faku-a Internacia Konferenco de Flugado

| 2013-09-22
Bookmark and Share


 La aviadilo RX1E en prezentado

 


La aviadilo RX1E kun ĉina propra rajto pri intelekta proprietaĵo  

 

    La 20-an de septembro la aviadilo RX1E, la unua du-sidloka elektra malpeza aviadilo de Ĉinio kun propra rajto pri intelekta proprietaĵo, montriĝis en la 2-a Shenyang-a Faku-a Internacia Konferenco de Flugado. Tiu ĉi novenergia aviadilo mediprotekta kaj malmulte kosta havos vastan perspektivon en uzado en la estonteco.

 

    La elektra malpeza aviadilo RX1E estas projektita de la Liaoning-a Instituto de Ĝenerala Aviado sub la Shenyang-a Aerspaca Universitato kaj farita de la Shenyang-a Limigita Kompanio Ruixiang por Fabrikado de Ĝeneralaj Aviadiloj. La kroza rapideco de la malpeza aviadilo RX1E povas atingi 150 kilometrojn en horo. Ĝi povas atingi la altecon de 3 mil metroj, havas ŝarĝokapablon de 480 kilogramoj kaj povas enteni du personojn. La distanco por ĝia ekflugo estas 290 metroj kaj tiu por ĝia surteriĝo estas 560 metroj.

 

    Anstataŭ brulaĵoj kaj gazolino por aviado la aviadilo RX1E uzas akumulatoron kiel resurso. Post ŝargado de 1.5 horoj ĝi povas flugadi por 40 minutoj. Ĝia ŝargado por unu fojo konsumas 10 gradojn da elektro, kiu kostas ĉirkaŭ 5 juanojn. Tial ĝia flugado estas malkara.

 

    Post la montriĝo la aviadilo RX1E faris prezentadon de akrobataĵoj inkluzive de ekflugo, leviĝo, leviĝo al plia alteco, plonĝo kaj turniĝo. Ĝia prezentado gajnis aplaŭdon de la spektantoj. Yang Fengtian, akademiano de la Ĉina Akademio de Inĝenierado kaj direktoro de la Shenyang-a Aerspaca Universitato, diris, ke la aviadilo RX1E strikte sekvas la fluon de la disvolvado de la internaciaj novfuelaj avidiloj. Ĝi estas uzeblaj en amuzado, instruado, produktadon de industrio kaj agrikulturo kaj en aera fotado. Kun karakterizo de malgranda skuado kaj kun speciala funkcio de aera esplorado alt-precizeca ĝi havos vastan perspektivon en uzado.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments