El Popola Ĉinio>头条新闻>

ISO havos sian unuan prezidanton el Ĉinio

| 2013-09-23
Bookmark and Share

 

Zhang Xiaogang faras dankoparolon en la 36a Ĝenerala Asembleo de la Internacia Organizo por Normigo.

 

    La 20an de septembro en Sankt-Peterburgo, Rusio, okazis la 36a Ĝenerala Asembleo de la Internacia Organizo por Normigo (ISO). Zhang Xiaogang, membro de la Ĉina Normiga Fakula Komitato kaj vicprezidanto de la Monda Ŝtala Asocio, kandidato proponita de la Ĝenerala Administracio de Kvalito-Superrego, Inspektado kaj Kvaranteno de Ĉinio kaj la Normiga Administracio de Ĉinio, estis elektita prezidanto de la Internacia Organizo por Normigo. Li servos de la 1-a de januaro 2015 ĝis la 31a de decembro 2017.

 

    Estas la unua fojo, ke ĉino estas elektita kiel prezidanto de la Internacia Organizo por Normigo, de post la establiĝo de la organizo en la jaro 1947, kaj tio markas, ke Ĉinio akiris trarompan atingon en la kampo de la internacia normigo.

 

    La Internacia Organizo por Normigo, fondita en la 23a de februaro 1947, estas la plej granda kaj aŭtoritata ampleksa internacia normiga organizo, kaj ĝiaj membroj venas el 164 landoj kaj regionoj kaj okupas 98% de la nacia enspezo en la mondo kaj 97% de la monda loĝantaro. Ĝis la fino de la jaro 2012 la organizo ellaboris kaj eldonis preskaŭ 20 000 internaciajn normojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments