El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 3-jara ekspozicio de fibra arto

| 2013-09-23
Bookmark and Share

La verko Librobreto de ĉina artistino Yin Xiuzhen

La verko Ruĝa Volumo de jugoslava artisto Jagoda Buic

 

    La 21-an de septembro en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio, inaŭguriĝis la 3-jara ekspozicio de fibra arto 2013, granda internacia ekspozicio de fibra arto kaj al ĝi ĉeestis 186 artaĵoj de 45 artistoj. La ekspozicio daŭras dum du monatoj.

 

    La moderna fibra arto startis de la mediarto de Mura Tapiŝo en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, de kiam fibro iom post iom fariĝis de tekstila materialo tradicia al mola materialo uzebla. Janis Jefferies, organizanto de tiu ĉi ekspozicio kaj profesoro de la brita universitato Goldsmiths en Londono, diris, ke la fibra arto estas kaj senlandlima kaj senlima.

 

    Eksponiĝas artverkoj de gravaj artistoj, ekzemple germana artisto Joseph Beuys kaj franca artisto Jean Lurat. Junaj artistoj prezentas verkojn, kiuj atentas pri la vivo kaj pri la individua sento.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments