El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Kunming la Ĉina-Sudazia Forumo pri Paca Disvolvo

| 2013-09-23
Bookmark and Share

 Li Yuanchao faras parolon en la inaŭguro de la Ĉina-Sudazia Forumo pri Paca Disvolvado

 

En la inaŭguro de la Ĉina-Sudazia Forumo pri Paca Disvolvado  

 

    La 21-an de septembro en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, okazis la memoriga aktivado de la "Internacia Tago de Paco en 2013 -- Ĉina-Sudazia Forumo pri Paca Disvolvo". Li Yuanchao, ĉina vicprezidanto, kaj Han Qide, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ĉeestis ĝian inaŭguran ceremonion kaj kune intervidiĝis kun reprezentantoj de fremdlandaj ĉeestantoj de la forumo. Li Yuanchao diris, ke Ĉinio metas la amikecon kun najbaraj landoj en ĉefan pozicion de siaj eksteraj politikoj, volas pace kunekzisti kun najbaraj landoj inkluzive de tiuj en la Suda Azio, fortigi reciprokajn kunlaborojn kaj disvolviĝon, kaj krei kune kun ili longdaŭran pacon de la regiono.

 

    Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, per video esprimis sian gratulon al la forumo. La parolon faris Shirin Sharmin Chowdhury, prezidantino de la Nacia Asembleo de Bengalio, kaj Abdul RaufIbrahimi, prezidanto de la Popola Ĉambro de Afganio, kaj aliaj fremlandaj gastoj. La inaŭguron ĉeestis ankaŭ politikaj gravuloj, eksaj politikaj gravuloj, fakuloj kaj erudiciuloj el landoj de la Suda Azio kaj reprezentantoj el la Unuiĝintaj Nacioj.

 

    Li Yuanchao emfazis, ke nuntempe Ĉinio kaj la Suda Azio vizaĝas gravan disvolvan ŝancon kaj devas kunigi siajn manojn, alte levi la pacan standardon, ĉiam fariĝi konservantoj kaj konstruantoj de la paco; persisti en sendependeco kaj memfortigo, oponi kontraŭ eksteraj intervenoj, kontraŭ tio, ke grandaj regnoj malmilde traktas la malgrandajn kaj fortaj regnoj insultas la malfortajn; fortigi dialogojn kaj interkonsiliĝojn, pace solvi disputojn, oponi kontraŭ uzado de perfortoj; grandigi reciprok-utilajn kunlaborojn kaj rapidigi antaŭenpuŝon de interligado, interkomunikado kaj kunligo de la du grandaj merkatoj, krei komunumon de interesoj kaj firmigi materian bazon longdaŭran kaj pacan.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments