Ĉefpaĝo

Ĉinio regos la nombron de aŭtoj en urbegoj

| 2013-09-23
Bookmark and Share

   

Nebuloza tago de Pekino en la komenco de la jaro 2013

Pekina trafiko

 

    La 12-an de septembro la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la Projekton kontraŭ Aera Polucio, en kiu estas 10 ĉefaj rimedoj por la agoj kontraŭ la aera polucio. La projekto montris, ke oni regos la nombron de la aŭtoj posedataj de personoj en la gravaj urbegoj, ekzemple Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono. Oni faros klopodon por ke, ĝis la jaro 2017 la denseco de la enspireblaj partikloj en la aero de urboj kaj grandaj gubernioj malaltiĝu je pli ol 10 porcentoj kompare kun tiu de 2012, kaj tia denseco de Pekino estu regita ĉiujare sub 60 mikrogramoj po 1 kubmetro.

 

Altigi la uzkoston de aŭtoj

 

    La projekto menciis pri pli forta regado de la urba trafiko. Oni devas plibonigi la urban trafik-administradon kaj prepari koncernajn planojn, disvastigi la telematikan trafik-regadon kaj mildigi la urban trafik-ŝtopiĝon. Oni realigos strategion por doni prioritaton al aŭtobusoj, altigos la funkcian proporcion de la publikaj trafikiloj kaj kreos trafik-sistemon, kiu favoru piedirantojn kaj biciklantojn. Laŭ la disvolva plano de urboj, la registaro taŭge regos la nombron de surstrataj aŭtoj, kaj pri tio aranĝos koncernajn liniojn en urbegoj, ekzemple Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono. Pere de stimulado de "verdaj" trafikaj rimedoj, altigo de la uzkosto de aŭtoj kaj aliaj politikoj, oni reduktos la uzadon de aŭtoj.

 

Pekino planas fondi imposton pri trafik-ŝtopado

 

    Ankaŭ Pekino pretigis projekton por aeropurigo dum la periodo inter 2013 kaj 2017. En ĝi la pekina magistrato klare preskribis pri la kvanto de aŭtoj, ke ĝis la fino de 2017, la nombro de aŭtoj en la urbo estu regita sub 6 milionoj.

 

Ĉinio uzos pli puran benzinon

 

    La kvalit-altigo de benzino forte helpos la maldensiĝon de la poluciaĵoj en la aero. Pro tio la projekto specife elmetis postulon pri la kvalit-normo de benzino. Oni rapidigos la reformadon de oleaj entreprenoj, ke ili liveru benzinon laŭ la kvara-etapa ŝtata normo antaŭ la jarfino de 2013; liveru dizeloleon laŭ la kvara-etapa ŝtata normo antaŭ la jarfino de 2014; liveru benzinon kaj dizeloleon laŭ la kvina-etapa ŝtata normo en gravaj urboj de la regionoj Pekino, Tianjin kaj Hebei, Jiangzi-delto kaj Perlorivero-delto antaŭ la fino de 2015; liveru benzinon kaj dizeloleon laŭ la kvina-etapa ŝtata normo en la tuta lando antaŭ la fino de 2017.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments