El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La moderniga movado de 1898

| 2013-09-23
Bookmark and Share

    Post la Ĉina-Japana Milito de 1894, diversaj imperiismaj landoj ĉiam pli intensigis sian agreson al Ĉinio, la King-dinastia registaro putris tagon post tago kaj Ĉinio alfrontis la danĝeron esti dismembrigita de imperiismaj potencoj. Por savi la nacion kaj ŝanĝi la ekzistantan staton, la ĉina nacia burĝaro levis reformisman movadon, kiu atingis altan tajdon en 1898.

 

    Por pluapaŝe agresi Ĉinion, imperiismo aplikis diversajn metodojn, precipe okupi havenojn kiel bazlokojn, penetri profunde en la internon per fervojoj k.a., kaj dividi la ĉinan teritorion en diverslandajn influsferojn. Ekzemple, Francio perforte okupis la Guangĝoŭ-an Golfon kaj prenis la provincojn Junnan, Guangdong kaj Guanghi kiel sian influsferon; Germanio okupis la Giaŭĝoŭ-an Golfon kaj prenis Ŝandong kiel sian influsferon; la cara Rusio okupis Ljuŝun kaj Dalian kaj prenis nordorientan kaj nordan Ĉinion kiel sian influsferon; Britio okupis Giulong, Vejhajvej kaj prenis la basenon de Jangzi-rivero kiel sian influsferon; Japanio ricevis de Ĉinio garantion, ke Fugian neniam estos koncesiita al aliaj landoj.

 

    Vizaĝe al la danĝero de dismembrigo, Kang Joŭvej, Liang Kiĉaŭ, Tan Sitong, Jan Fu kaj aliaj reprezentaj personoj de la reformisma movado de la ĉina burĝaro opiniis, ke por savi la nacion konstitucia reformo nepre devas esti farita kaj por fari konstitucian reformon oni nepre devas lerni de kapitalismaj landoj. Ili asertis, ke oni devas ŝanĝi la ekzistantan staton, efektivigi konstitucian monarkion kaj disvolvi kapitalismon. De 1888 ĝis 1898, Kang Joŭvej sepfoje skribis al Imperiestro Guanghju por postuli konstitucian reformon. Li montris: "Se oni reformos, la nacio restos viva, alie ĝi pereos." Ili intencis riĉigi Ĉinion per disvolvo de kapitalismo tra la reformisma vojo de konstitucia reformo kaj modernigo por oponi kontraŭ agreso kaj dismembrigo de imperiismaj landoj al Ĉinio kaj rezisti kontraŭ la popola revolucio.

 

    Frue en aprilo de 1895, kiam la japana imperiismo devigis la registaron de King-dinastio subskribi naciperfidan "Traktaton de Ŝimonoseki", Kang Joŭvej skribis, kun pli ol 1,300 kleruloj, kiuj venis de diversaj provincoj de la tuta lando al Pekino por partopreni en la tutlanda ekzameno, al Imperiestro Guanghju por oponi kontraŭ la subskribado kaj peti konstitucian reformon. Pro malhelpo de obstinaj korteganoj ili ne sukcesis, tamen, la ideo de konstitucia reformo de Kang Joŭvej estis multe disvastigita.

 

    Por disvastigi kaj propagandi la ideon de modernigo, la reformistoj organizis ligojn, starigis lernejojn kaj eldonis ĵurnalojn kaj gazetojn. En julio de 1895, Kang Joŭvej kaj lia lernanto Liang Kiĉaŭ eldonis en Pekino la gazeton "Kroniko de Ĉinio kaj Fremdaj Landoj", kaj poste fondis kune kun burokratoj de la imperiestra partio la "Fortigan Ligon", kiu periode kunvenis, lekciis, eldonis librojn kaj gazetojn por diskonigi la okcidentan kulturon. Ankaŭ en aliaj lokoj oni starigis lernejojn, inter kiuj la plej fame konata estis la Ĉangŝa-a Moderna Lernejo fondita de Tan Sitong k.a. Tiamaniere la movado de konstitucia reformo rapide disvolviĝis tra la tuta lando.

 

    Antaŭ la Ĉina-Japana Milito de 1894, interne de la reganta klaso de King-dinastio iom post iom intensiĝis la konflikto inter la partio kun Imperiestro Guanghju kiel la ĉefo kaj tiu kun la imperiestra patrino Cihi kiel la ĉefo. La lasta tenis en siaj manoj la potencon de la registaro de King-dinastio. Post la Milito de 1894, alfronte al la danĝero de ŝtata pereo, la imperiestra partio iom post iom proksimiĝis al la reformistoj kun la celo forpreni la regpotencon el la manoj de la partio de la imperiestra patrino per konstitucia reformo. Kaj reformistoj sonĝis efektivigi konstitucian reformon sin apogante sur la politika potenco de la Imperiestro.

 

    En novembro de 1897, Germanio perforte okupis la Giaŭĝoŭ-an Golfon. Kang Joŭvej refoje skribis al Imperiestro Guanghju kaj montris, ke Ĉinio jam alfrontis la danĝeron esti dismembrigita, kaj deziris rapide efektivigi konstitucian reformon. En aprilo de 1898, Kang Joŭvej kaj Liang Kiĉaŭ starigis en Pekino la Ŝtatprotektan Ligon kaj elmetis la sloganon "savi la nacion de pereo". Tiam la voĉo por konstitucia reformo fariĝis plej laŭta.

 

    La Imperiestro Guanghju decidis fari konstitucian reformon kaj persone interkonsiliĝis kun Kang Joŭvej pri la paŝoj farotaj pri konstitucia reformo kaj instalis reformistojn en gvidaj postenoj. De la 11-a de junio ĝis la 21-a de septembro, la reformistoj faris unu post alia multajn dekretojn de konstitucia reformo kun permeso de Imperiestro Guanghju. La ĉefa enhavo de ili estis abolicii formulan verkadon, reformi la tutlandan ekzamenan sistemon, starigi lernejon por lernado de la okcidenta kulturo; premii novajn verkojn, novajn inventojn kaj fondon de ĵurnaloj kaj gazetoj; kuraĝigi skribadon al la imperiestro aŭ registaro pri ŝtataj aferoj; protekti kaj premii agrikulturon, industrion kaj komercon, konstruadon de fervojoj kaj minekspluatadon; trejni teran kaj maran armeojn per nova metodo; reformi la burokratan organizon kaj eksigi nebezonatajn oficistojn k.a.

 

    La dekretoj pri konstitucia reformo estis elmetitaj de Imperiestro Guanghju kun la premiso protekti la feŭdan regadon, sed la obstinularo kun la Imperiestra Patrino Cihi kiel la ĉefo rigardis ilin kiel terurajn monstrojn kaj elmetis la reakcian opinion "prefere lasi la nacion perei ol fari konstitucian reformon". La Imperiestra Patrino Cihi instalis konfidenculon Ĵonglu kiel komandanton de armeo por regi Pekinon kaj subpremi, je oportuna ŝanco, la movadon de konstitucia reformo.

 

    Kang Joŭvej ricevis de Imperiestro Guanghju sekretan ordonon preni rimedon kontraŭ tio kaj kaŝe sendis Tan Sitong al Juan Ŝikaj, subulo de Ĵonglu, por mortigi Ĵonglu per la armeo de Juan Ŝikaj kaj savi sin el la danĝero. Sed vidinte ke forto de la obstinularo estas granda, Juan Ŝikaj, kiu estis tre ruza karieristo kaj spekulacie aliĝis al la Fortiga Ligo, formale konsentis kunagi sed kaŝe perfidis la sekreton al Ĵonglu.

 

    Je la 21-a de septembro, la Imperiestra Patrino Cihi faris puĉon, malliberigis Imperiestron Guanghju, nuligis la dekretojn pri konstitucia reformo kaj arestis personojn kiuj pledis por konstitucia reformo. Kang Joŭvej kaj Liang Kiĉaŭ fuĝis eksterlanden kaj Tan Sitong k.a. estis mortigitaj. Malsukcesis la movado de konstitucia reformo, kiu daŭris de la komenco ĝis la fino 103 tagojn.

 

    La reforma movado rompis la situacion de malpermeso al la popolo diskuti ŝtatajn aferojn. La debato inter la reformistoj kun okcidentaj ideologiaj influoj kaj la obstinularo kun feŭda ideologio estis akra batalo en la moderna ideologia historio de Ĉinio. Prezidanto Maŭ montris: "Tiam, la ideologio de t.n. nova lernaĵo ludis revolucian rolon en batalo kontraŭ la ĉina feŭda ideologio kaj servis al la ĉina burĝ-demokratia revolucio de la malnova periodo." Kang Joŭvej, Jan Fu kaj aliaj estis reprezentantoj de tiamaj progresemaj ĉinoj kiuj lernis de la Okcidento.

 

    La burĝaj reformistoj deziris ŝanĝi la ekzistantan staton per konstitucia reformo, savi la nacion kaj konduki Ĉinion sur kapitalisman vojon. Tio havis progresan signifon en la tiamaj historiaj kondiĉoj. Sed la reforma movado de 1898 estis politika movado kiu apartiĝis de la vastaj popolamasoj. Kang Joŭvej kaj aliaj revis disvolvi kapitalismon sinapogante sur la imperiestro sen efektiva potenco kaj bari revolucian movadon de la popolaj amasoj per iom da reformo al la feŭda sistemo. Tio decidis la fatalan fiaskon de la reforma movado. La malsukceso de la movado ankaŭ pruvis, ke en la duonkolonia kaj duonfeŭda Ĉinio la reformista vojo estis netrapasebla. Male. Jihetuan-movado de 1900 estis vere ĝisfunde revolucia amasa movado kontraŭ imperiismo.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments