Ĉefpaĝo

Kotizoj de UEA por 2014

| 2013-09-23
Bookmark and Share

    En la retejo de UEA troviĝas jam la kotiztabelo de la Asocio por la jaro 2014. Ĝi krome estos dissendita kun la oktobra numero de la revuo Esperanto en aparta faldfolio, kiu estas uzebla ankaŭ kiel varbilo de novaj membroj. La Centra Oficejo volonte sendos la folion laŭpete por distribuo en Esperanto-renkontiĝoj aŭ por dissendo kun landaj kaj klubaj bultenoj.

 

    Post tri jaroj kun samaj kotizoj, tiuj por 2014 estas plejparte iom pli altaj por kompensi la okazintan inflacion. La nova kotiztabelo ekvalidos la 1-an de oktobro. Kiu volas eviti la plialtigon, rajtas (re)membriĝi antaŭ la fino de septembro ankoraŭ laŭ la tarifo de 2013. (Plej facile oni profitas de tiu eblo uzante la retan aliĝilon.) Por la kotizo de dumviva membro la ĉi-jara tarifo validos ĝis la fino de decembro.

 

    Ĉi-jare ankaŭ la kotizo de la plej malmultekosta kategorio, Membro kun Gvidlibro (MG), donis la rajton legi la revuon Esperanto rete. Tiel estos ankaŭ en 2014. Por la landoj, kies kotizo estas sama kiel por Nederlando, la MG-kotizo estas 11 eŭroj. Por la landoj de la tarifo B tiu kotizo restas sama kiel en 2013, nome 5 eŭroj.

 

    Individuaj membroj povas regajni la kotizon, parte aŭ plene, utiligante sian rajton je 10-procenta rabato ĉe la Libroservo de UEA. Membroj kun Gvidlibro aŭ Jarlibro ricevas la rabaton dufoje dum la jaro. Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj ricevas ĝin por ĉiu mendo. Krome, ĉiuj membroj escepte de Membroj kun Gvidlibro rajtas aliĝi al la Universala Kongreso kontraŭ rabatita kotizo.

 

(el uea.org)

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments