El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Ĉinio publikigis la Projekton kontraŭ Aera Polucio

| 2013-09-24
Bookmark and Share

de ZUO YANBING

 




Gas-ellasado de aŭtoj en Pekino estas la grava punkto de la agado kontraŭ aera polucio.



 

    La 12an de septembro la ĉina registaro publikigis la Projekton kontraŭ Aera Polucio post duonjara preparado. Tio estas gvidilo de la agadoj kontraŭ aera polucio en la nuna kaj sekva periodoj de Ĉinio.

 

    La projekto celas, ke post kvin-jara penado ĝenerale pliboniĝu la aerokvalito de la tuta lando, kaj grandskale malpliiĝu la nombro de tagoj kun severa poluado; evidente pliboniĝu la aerokvalito en Pekino, Tianjin, Hebei, la delto de Jangzio kaj la delto de Perlo-rivero. Ĝi diras ankaŭ, ke en sekvaj kvin jaroj aŭ iom pli longa tempo laŭgrade reduktiĝu severa poluo, kaj evidente pliboniĝu la aerokvalito de la tuta lando. La projekto klare postulas, ke ĝis la jaro 2017 la denseco de enspireblaj partikloj reduktiĝu je pli ol 10% surbaze de tiu en la jaro 2012 en subprovincaj urboj, kaj multiĝu serenaj tagoj jaron post jaro; en Pekino, Tianjin, Hebei, la delto de Jangzio kaj la delto de Perlo-rivero la denseco de enspireblaj partikloj reduktiĝu respektive je 25%, 20% kaj 15%, interalie la denseco en Pekino ĉiujare estu regita ĝis 60 mikrogramoj en ĉiu kubmetro.

 

    La raportisto informiĝis, ke la projekto estas la plej severa rimedo por regi la nebulan veteron. Ĝi difinas dek konkretajn rimedojn: fortigi ampleksan regadon, optimumigi industrian strukturon, akceli alĝustigon de energifonta strukturo, striktigi la investotajn projektojn per la normo de energiŝparo kaj mediprotektado, starigi mekanismon por regiona kunlaborado, plibonigi politikon de medi-ekonomio ktp. La gravaj punktoj de la rimedoj estas akceli sensulfurigon, sennitratigon kaj senpolvigon en ŝlosilaj industrioj, ne plu uzi aŭtojn, kiuj ne konformas al la aŭto-emisia normo I, kaj malnovajn aŭtojn, kaj disvastigi la uzon de aŭtoj de nova energifonto, kaj plibonigi la kvaliton de benzino. La projekto postulas ankaŭ, ke ĝis la jaro 2017 la elcento de karbo en la totala energikonsumo fariĝu malpli ol 65%. Ĝi instigas neregistarajn kaj privatajn investojn al la regado kaj preventado kontraŭ aera polucio. La Ŝtata Konsilantaro subskribos kun diversnivelaj registaroj dokumenton pri respondeco de la celoj, faros ĉiujaran taksadon de lokaj registaroj kaj severe prienketos kaj fiksos la respondecon.

 

    Notinde, ke esplori respondecon estas la plej atentinda punkto en la projekto. Por plenumi lokan respondecon, la projekto elmetas, ke la lokaj magistratoj respondecu pri la preventado kaj regado kontraŭ aera polucio. Oni severe prienketos kaj fiksos la respondecon de tiuj kiuj neglektis siajn devojn kaj ne povis efike trakti aeran polucion, kaj tiujn, kiuj interferis kaj falsis donitaĵojn de la monitorado aŭ ne povis plenumi jaran taskon. La inspektaj instancoj laŭleĝe punos la koncernajn organizojn kaj respondeculojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments