Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

La ĉina merkato en la okuloj de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj de Japanio

| 2013-09-24
Bookmark and Share

de MIAO XIAOYANG

 


Laboranto aranĝas japanajn eksponaĵojn. 

 

    Dentobrosoj nebezonantaj dentopaston, delikataj pupoj por la Festivalo de Knabinoj, akvopurigiloj de trinkakvo… La 13-an kaj 14-an de aŭgusto en la Ĉina Internacia Ekspozicia Centro okazis la Pekina Foiro kadre de la Turnea Ekspozicio de Altkvalitaj Produktaĵoj de Japanio en Azio (Ĉinio). Dum la 2-taga foiro aranĝita de la Japana Organizo por Ekstera Komerco oni ĉiuflanke montris japanajn produktaĵojn mediprotektajn, delikatajn kaj alt-scienc-teknologiajn.

 


Pupoj kun figuroj de 12 simbolaj bestoj asociitaj kun la zodiaka ciklo

 

    La foiro allogis al si 62 mezajn kaj malgrandajn entreprenojn el Japanio. Ili montris sian serion da produktaĵoj en kategorioj kiel kuiriloj kaj manĝiloj, ornamaĵoj por beligi ĉambrojn, produktaĵoj por beligi la vizaĝon kaj tiuj por sanprotektado, purigaĵoj por necesejoj kaj banĉambroj, kaj diskonigis al ĉirkaŭ 300 ĉinaj entreprenoj siajn produktaĵojn. Multaj entreprenoj opinias, ke iliaj produktaĵoj havos bonan perspektivon en la ĉina merkato, kaj esperas plue pligrandigi vendadon de siaj produktaĵoj en Ĉinio.

 

    Altkvalitaj produktaĵoj el Japanio estas pli kaj pli bonvenigataj en Ĉinio

 

    Dum la lastaj jaroj la vivkvalitoj de ĉinaj konsumantoj rapide altiĝas kaj la ĉiam kreskantaj postuloj de ĉinoj por altkvalitaj vivbezonaĵoj tiras amason da japanaj entreprenoj al Ĉinio por serĉi merkaton. "Sekve de la rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio, la vivo de ĉinoj fariĝas pli kaj pli riĉa. Tial mi kredas, ke pli kaj pli multaj ĉinoj aĉetos niajn produktaĵojn," diris Yoshikawa Taizo, reprezentanto de la akcia kompanio Yoshimaru.

 

    La kompanio Yoshimaru havas historion de pli ol 20 jaroj kiel produktanto de ĉefe kotonajn pupoj kaj aliaj japanaj tradiciaj metiartaĵoj. Antaŭ du jaroj ĝiaj produktaĵoj eniris en la merkaton de Ĉinio kaj nun ĝi havas kelkajn agentejojn en Ŝanhajo kaj Pekino. "Krom la pupoj por la Festivalo de Knabinoj, kiuj kostas ĉirkaŭ mil juanojn po unu, ni produktas ankaŭ pupojn kun figuroj de 12 simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara zodiaka ciklo, kies prezo estas 300-400 juanoj po unu. Malgraŭ iom alta prezo, ili tamen estas bone vendataj en Ĉinio pro la bona kvalito kaj aparta formo," kun rideto diris Yoshikawa Taizo.

 

    "Nuntempe la prezo jam ne plu estas decida faktoro por la konsumantoj aĉeti iun varon aŭ ne. Por ili la plej gravaj estas la alta kvalito kaj modaj formoj. La konsuma koncepto de ĉinoj ŝanĝiĝas kaj altklasaj varoj estas pli kaj pli ŝatataj de ili." Tion diris Xu Jianyi, vicprezidanto de la Ĉina Komerca Ĉambro pri Donacoj sub la Tutlanda Federacio de Industrio kaj Komerco en Ŝanhajo, post interparolado kun kelkaj japanaj komercistoj pri ornamaĵoj.

 


Moriuma Takao 

 

    "Japanaj produktaĵoj havas avantaĝojn en utilaj funkcioj, sekureco kaj dezajno. Nuntempe estas neaĉeteblaj en Ĉinio multaj japanaj produktaĵoj kun bonaj funkcioj. Pro tio konigi tiujn produktaĵojn al ĉinaj konsumantoj, kies aĉetpovo kreskas tagon post tago, estas bona ŝanco kaj por ĉinaj kaj por japanaj entreprenoj. Por helpi mezajn kaj malgrandajn entreprenojn de Japanio, kiuj estas fame konataj pro produktado de altkvalitaj ĉiutagaj iloj kaj vivbezonaĵoj, plue ekspluati la merkaton en Ĉinio ni aranĝis la ekspozicion kaj atendas, ke ĝi faros pozitivan kontribuon por plue akceli interŝanĝojn inter entreprenoj ĉinaj kaj japanaj." Tion diris Moriuma Takao, direktoro de la departamento por industrioj pri ĉiutaga vivo kaj kulturo de la Japana Organizo por Ekstera Komerco, kiam li akceptis mian intervjuon.

 

    Japanaj produktaĵoj devas esti adaptitaj al la ĉina merkato

 

    Parolante pri la malfacilaĵoj de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj de Japanio en ekspluato de merkato en Ĉinio Moriuma diris: "Ĉinio havas vastan teritorion, la diferencoj de enspezoj inter regionoj estas relative grandaj, kaj la konsumaj niveloj en malsamaj regionoj estas malsamaj. Farante ekspluatadon de la merkato japanaj entreprenoj devas atente esplori por kiuj regionoj de Ĉinio kaj por kiuj konsumantoj iliaj produktaĵoj estas taŭgaj. Laŭ mi, la plej granda malfacilaĵo por japanaj entreprenoj estas kiel akurate teni la merkatan pozicion kaj trovi kunlaborajn partnerojn en Ĉinio."

 

    Post demandado al kelkaj japanaj entreprenoj mi eksciis, ke granda parto de ili prenas ĉemarajn grandajn urbojn kiel sian cel-merkaton, prenas la sociajn tavolojn kun meza kaj alta enspezoj kiel la konsuman grupon de siaj produktaĵoj, ĉar ili opinias, ke la aĉetpovo de la konsumantoj en landinternaj urboj estas malpli alta ol tiuj en la ĉemaraj, kaj ke la bazaj instalaĵoj en la landinternaj urboj estas sub-evoluintaj kaj tiuj urboj havas malfacilaĵon en transportado de varoj. Reprezentantoj de iuj entreprenoj diris, ke ili havas intencon ekspluati la merkaton en ĉinaj urboj ekster Ŝanhajo kaj aliaj grandaj urboj aŭ en landinternaj urboj disvolviĝantaj por eviti la intensan konkurencon en grandaj urboj.

 

    Parolante pri la demando, kiuj varoj estas bonvenigataj de ĉinaj konsumantoj, Yoshikawa diris: "Bonvenaj estas tiuj, kiuj koncernas la ĉinan kulturon, ekzemple kotonaj pupoj produktitaj de ni kun figuroj de 12 simbolaj bestoj asociitaj kun la zodiaka ciklo estas bone vendataj en Ĉinio, precipe tiuj kun figuro de drako."

 

    "Ĝenerale ĉinoj havas bonan takson al japanaj produktaĵoj, sed ne ĉiuj produktaĵoj estas bone venditaj en Ĉinio," diris Xu Jianyi. "Produktaĵoj, kiuj konformas al la ĉina kulturo, al la vivkutimo kaj preferoj de ĉinoj, havas bonan merkaton. Ekspluatante la ĉinan merkaton mezaj kaj malgrandaj entreprenoj de Japanio devas multe komunikiĝi kun ĉinoj, atente esplori iliajn preferojn kaj bezonon kaj senĉese plibonigi siajn produktaĵojn."

 

    La Turnea Ekspozicio de Altkvalitaj Produktaĵoj de Japanio en Azio (Ĉinio) komenciĝis per la foiro en Ŝanhajo okazinta en junio. Post la foiro en Pekino oni aranĝos foirojn en Kantono fine de oktobro, en Taiwan fine de novembro kaj en Chongqing meze de decembro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments