El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino la 5-a Ĝenerala Kunveno de la Ĉina Asocio por Transmara Interŝanĝo

| 2013-09-24
Bookmark and Share


Yang Jiechi intervidiĝas kun la ĉeestantoj de la 5-a Ĝenerala Kunveno de la Ĉina Asocio por Transmara Interŝanĝo.  

 

    La 22-an de septembro en Pekino okazis la 5-a Ĝenerala Kunveno de la Ĉina Asocio por Transmara Interŝanĝo. La kunvenon ĉeestis pli ol 400 famaj transmaraj ĉinoj el pli ol 80 landoj kaj regionoj de la kvin kontinentoj kaj estroj de departementoj pri laboroj de transmaraj ĉinoj kiel dungitaj konsilantoj, konstantaj konsilanoj kaj konsilanoj de la asocio.

 

    Antaŭ la kunveno, Yang Jiechi, ŝtata konsilanto de Ĉinio, intervidiĝis kun la ĉeestantoj de la kunveno kaj faris parolon. Li alte taksis la elstarajn kontribuojn faritajn de la vastaj transmaraj ĉinoj en la revolucio de Ĉinio, ĝiaj konstruado, reformado kaj pordomalfermo kaj en diversaj historiaj periodoj, aprobis la gravan kaj apartan rolon de la asocio preni transmarajn ĉinojn kiel ponton kaj interkomunikigi Ĉinion kaj la mondon. Li esperas, ke la transmaraj ĉinoj agos laŭ la ideo pri solidareco, kreivo, harmonio kaj disvolvo, daŭre pozitive subtenos la evoluon de Ĉinio kaj ĝian grandan aferon por reunuiĝo, antaŭenpuŝos la amikajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj penados kune kun enlandaj ĉinoj por realigi kaj ĝui la revon de Ĉinio.

 

    La kunveno ekzamenis kaj aprobis la raporton pri laboroj de la 4-a konsilantaro de la Ĉina Asocio por Transmara Interŝanĝo kaj nove reviziitan "Regularon de la Ĉina Asocio por Transmara Interŝanĝo". Dum la kunveno estis interkonsiliĝe naskitaj 52 konsilantoj de la 5-a konsilantaro de la asocio, ĝiaj 262 konstantaj konsilanoj kaj 373 konsilanoj, kaj estis interkonsiliĝe elektitaj estraranoj de la 5-a konsilantaro de la asocio.

 

    La Ĉina Asocio por Transmara Interŝanĝo konsistanta el diversrondaj personoj estas la socia organizo tutlanda, kunliga kaj neprofita kun la celo vaste ligi transmarajn ĉinojn kaj grupojn por akceli reciprokan amikecon, grandigi kunlaboron kaj plioftigi interŝanĝojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments