El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina kompanio Wanda investas por konstrui amuzan metropolon

| 2013-09-24
Bookmark and Share


 En la ceremonio  

 


La stereofonia minipanoramo de la parko  

 

    La 22-an de septembro okazis ceremonio por la kompanio Wanda investi 50 miliardojn da juanoj por konstrui orientan filman metropolon en Qingdao. Ĉeestis la ceremonion ĉina administracio pri eldonado kaj televido, usonaj kompanioj pri filmo kaj famaj aktoroj Zeta Jones, Nicole Kidman ktp..

 

    En la lasta jaro, Wanda aĉetis la usonan filman kompanion AMC per 2.6 miliardoj da usonaj dolaroj. Tiu ĉi estas alia granda investo. Laŭplane, troviĝos en la metropolo la plej granda ekspozicia centro, grandaj teatroj, ceremonia halo kaj kelkaj malgrandaj teatroj kaj kunvenejoj.

 

    Laŭ la estro de la kompanio Wanda, tiu ĉi metropolo estas ne nur parko de amuza industrio, sed ankaŭ kultura projekto, kiu kombinas la industriojn de televido, kulturo, turismo kaj nemoveblaĵoj. Malfermiĝos la parko en junio de 2017.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments