El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun Ban Ki-moon

| 2013-09-24
Bookmark and Share


Wang Yi (maldekstre), ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN

 

    La 22an de septembro en UN-ĉefstabejo, Nov-Jorko, Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestanta la ĝeneralan debaton kadre de la 68a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, renkontiĝis kun la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon.

 

    Pri la kemiaj armiloj Wang Yi diris, ke nun la plej grave por la internacia komunumo estas kiel eble plej rapide atingi konsenton pri la demando, kaj por la Sekureca Konsilio de UN estas elsendi mesaĝon de unuiĝo. Ĉinio subtenas al la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj plenumi sian laboron en objektiva, justa kaj profesia maniero kaj volontas sendi ekspertojn partopreni en la procezo de inspektado kaj detruado de kemiaj armiloj en Sirio. Samtempe, Wang aldonis, ke la detruado de kemiaj armiloj en Sirio kaj politika solvo devas esti antaŭenigitaj paralele.

 

    Pri disvolvado, la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke disvolvado estas la ĉeftemo de la Ĝenerala Asembleo de UN ĉijare, kaj disvolvado estas tre grava por ĉiuj landoj, precipe la disvolviĝantaj. Ĉinio kredas, ke daŭripova disvolvado devas forigi malriĉecon kaj akceli disvolvadon, kun la fokuso sur ekvilibrigo de la tri kolonoj de ekonomio, socio kaj medio. Li ripetis la firman starpunkton de Ĉinio neŝanceleble preni la vojon de daŭripova disvolvado, kio ne nur benas 1.3 miliardojn de ĉinoj, sed ankaŭ konformas al la tendenco kaj direkto de la tutmonda disvolvado.

 

    Wang Yi akcentis, ke Ĉinio subtenas UN, kiu estas la plej universala kaj reprezenta internacia organizo en la mondo, por ludi la gravan rolon en konservado de la paco en la mondo kaj de ties disvolviĝo. Wang kaj Ban ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la situacio en la korea duoninsulo, Afganio, klimataj ŝanĝiĝoj ktp.

 

    Ban pozitive taksis la rolon de Ĉinio en UN, kaj dankis Ĉinion por ĝia pozitiva kontribuo en packonservo de UN.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments