El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio gratulis Aliancan Partion de Germanio por ĝia venko en parlamenta elekto

| 2013-09-25
Bookmark and Share


Germana Merkel (la dua de maldekstre) celebras la venkon en la ĉefstabejo de la Kristan-Demokrata Unio en Berlino.  

 

    La 23an de septembro Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en la regulara gazetara konferenco, ke Ĉinio gratulas la Aliancan Partion gvidatan de Angela Merkel por ĝia venko en la elekto de la Federacia Parlamento kaj volas puŝi la ĉina-germanajn rilatojn al la nova nivelo kune kun la nova registaro de Germanio.

 

    Iu raportisto demandis, ke Germanio okazigis la elekton de la Federacia Parlamento en la 22a de tiu ĉi monato, kaj la Alianca Partio gvidata de nuna ĉefministro Merkel gajnis la elekton, kiel Ĉinio komentarias pri tio, ĉu Ĉinio jam esprimis sian gratulon, kaj kiel Ĉinio taksas la perspektivon de la rilatoj kun Germanio?

 

    Hong Lei diris, ke Ĉinio gratulas la Germanan Federacian Parlamenton por la sukcesa elekto kaj ankaŭ la Aliancan Partion gvidatan de Merkel por ĝia venko en la elekto.

 

    Hong Lei diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Germanio estas strategiaj partneroj, kaj profundigi reciprokprofitajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj Germanio estas la komuna konsento atingita de la du landoj, kaj konformas al la interesoj de la du landoj. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Germanio, kaj volas plifortigi kunlaborojn kun la nova registaro de Germanio, daŭrigi la aferon de la antaŭuloj kaj kune puŝi la ĉina-germanajn rilatojn al la nova nivelo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments