El Popola Ĉinio>头条新闻>

La gubernio Nagasaki de Japanio aranĝis la 40-an tombobalaadon por ĉinoj

| 2013-09-25
Bookmark and Share


En la tombejo de ĉinoj en Nagasaki  

 

    La 23-a de septembro estis Aŭtuna Ekvinokso, unu el la 24 sunperiodoj, kiu komenciĝas je la 22-a, 23-a aŭ 24-a de septembro, estas ankaŭ leĝa ferio en Japanio. Tiu-tage, respondante al la alvoko de la Nagasaki-a Asocio por Amikeco inter Japanio kaj Ĉinio, pli ol 350 volontuloj kolektiĝis en la internacia tombejo en la templo Goshinji ĉe la piedo de la monto Inasayama por balai tombojn de ĉinoj, kiuj kuŝas tie centojn da jaroj. Tio estas la 40-a fojo por la gubernio Nagasaki aranĝi tombobalaadon por ĉinoj.

 

    En la tombobalaado partoprenis oficistoj de la nagasaki-a registaro, laborantoj el la Kyushu-a Elektra Povo, la ŝipofabriko Mitsubishi, Dekoka Banko kaj tiuj el aliaj lokaj grandaj entreprenoj, reprezentantoj de amikaj grupoj, ordinaraj civitanoj, lernantoj el altaj, mezaj kaj elementaj lernejoj, elmigrintaj ĉinoj, ĉinaj studentoj en Japanio kaj la laborantoj de la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Japanio.

 

    Matsukawa Hisakazu, ĝenerala direktoro de la Buroo pri Kulturo, Turismo kaj Lokaj Produktaĵoj de la gubernio Nagasaki, diris antaŭ la komenco de la tombobalaado: "Ĉi-jare estas la 40-jara datreveno de la fondiĝo de la Nagasaki-a Asocio por Amikeco inter Japanio kaj Ĉinio, estas ankaŭ la 40-a fojo por Nagasaki aranĝi tombobalaadon por ĉinoj, kies realiĝo dependas de nia kuna penado. En la nuna situacio, ke la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio alfrontas malfacilon, la popolaj interŝanĝoj silmilaj al la ĉi-foja tombobalaado estas aparte gravaj. Mi esperas, ke niaj penado kaj entuziasmo faros pozitivan rolon por bonigo de la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio."

 

    Li Wenliang, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Nagasaki, esprimis sian dankon al la nagasaki-anoj, kiuj balais tombojn de ĉinoj en ferio. Li diris, ke antaŭ centoj da jaroj amaso da ĉinoj vojaĝis al Japanio tra la maro kaj venis al Nagasaki por serĉi vivtenajn rimedojn kaj estis enterigitaj tie post sia morto. Ilia tombejo estas bone protektita de nagasaki-anoj. En Ĉinio estas la diro: estas nemalfacile fari unu bonan aferon sed malfacile estas fari bonajn aferojn en la tuta vivo. En la pasintaj 40 jaroj la nagasaki-a popolo balaadas la tombejon de ĉinoj ĉiu-jare. Ilia profunda amikeco kun la ĉina popolo emociis nin. La malfacila situacio de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio ne influas la popolan interŝanĝon inter Nagasaki kaj Ĉinio. Mi kredas, ke la interŝanĝo inter nagasaki-anoj kaj la ĉina popolo certe akcelos reciprokajn komprenon kaj fidon inter la dulandaj popoloj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments