Ĉefpaĝo

Pikniko ĉe la Ĉiela Altaro

| 2013-09-25
Bookmark and Share

Pietro Fiocchi

 

    Tagon post tago, semajnon post semajno mi pli kaj pli komprenas kaj aprezas Pekinon kaj ĝian buntan mondon. Komence ne estis tiom facile, tamen nun mi komencas kapti ĉiajn nuancojn kaj tia sento farigas min ĉiam pli scivolema. Mi klopodas ne perdi okazojn por konatiĝi kun ĉinoj, kun ili babili kaj eĉ amikiĝi. Krom la lingvo, la pagodoj kaj kelkaj aliaj detaloj pli-malpli rimarkeblaj, la etoso en la urbo, laǔ mia sento, ne estas tiom malsimila de tiu en Romo, aldone en Pekino mi scias kie trovi tion, kion mi serĉas, mi jam havas mian kunularon, mian favoratan kafejon kaj picejon: fakte mi sentas min kvazaǔ hejme.

 

    Antaǔ kelkaj tagoj, sabate frumatene mi renkontiĝis kun mia amiko esperantisto Long Zhang (Urso por la samideanoj) kaj liaj edzino kaj trijara filino ĉe la metroa haltejo Tiantandongmen, tute apud la Parko de la Ĉiela Altaro, en kiu atendis nin aliaj geamikoj por kune pikniki.

 

    Li antaǔ ne longe revenis de Israelo, kie en la antikva urbeto Nazareto okazis la Internacia Junulara Esperanto Kongreso pri kiu Urso tre entuziasme raportis al mi. Ne multaj homoj ĝin partoprenis, tamen laǔdire la samideana renkontiĝo estis tre intensa kaj fruktodona. Tio vere ĝojigis min. Foje mi pensas, ke se ni esperantistoj, precipe la junaj, estus nur iom pli bone organizitaj, kunordigitaj kaj celkonsciaj... kian taskon ni ne povus realigi?

 


Ni piknikas kaj ludas. En la fono, sidanta, s-ro Zhong Dajun, direktoro de Dajun Think Tank. 

 

    Sidantaj tute apud la fascinega Altaro ni, viroj, virinoj kaj kelkaj beboj, tiom agrable babilis, trinkadis kaj manĝetadis ke la horoj flugis rapidege, tamen mi povis abunde interparoli kun la ĉeestantaj kaj aldoni al mia mensa arkivo kelkajn interesajn sciojn kaj profundajn impresojn. Tie estis profesiuloj el malsamaj kampoj, kiujn mi multe demandis pri la viv-perspektivoj en Pekino kaj en aliaj urboj, kiel Chengdu, kiuj ŝajne oferas konsiderindajn ŝancojn. Mi avide aǔskultis, kvazaǔ ekzilito, kiu serĉas novan hejmlandon.

 

    Aparte trafis mian atenton ia viro, kies nomo estas Zhong Dajun, ĉar jam antaǔe mia amiko Urso atentigis min: "Li estas vera klerulo". S-ro Zhong estas direktoro de Dajun Think Tank (www.dajunzk.com), kiu estas organizo por ekonomiaj studoj kaj observado. Mi pri li interrete iomete serĉis kaj multege trovis.

 

    Kiam mi persone konatiĝi kun li, la unua ideo en mia kapo estis intervjui lin, sed mi tuj sentis, ke en tia bela verda kaj suna kadro pli bone estis ne tedi s-ron Zhong. Tamen kiam Urso prezentis min al li dirante, ke mi estas redaktoro de El Popola Ĉinio kaj ke mi verkas esperante, nia klerulo intervjuis min pri Esperanto. Bedaǔrinde mi devas konfesi, ke ŝajne la internacia lingvo kaj ĝia ideo ne konkeris lian animon, almenaǔ ĝis tiam. Ni vidos kion okazos post iom pli da klopodado.

 


Urso kaj Gabrielo, fidelaj partoprenantoj de niaj pekinaj amuz-renkontiĝoj 

 

    Dum nia mallonga interparolado en la angla, mi faris tiujn demandojn pri Ĉinio, kiujn ofte iomete naive faras eksterlandanoj. Por resumi la esencon de liaj konsideroj, sufiĉas raporti nur kelkajn frazojn, kiuj ankoraǔ resonas en mia oreloj. "Okcidento povus multe lerni de Ĉinio, tamen ne Ĉinio de Okcidento", li krome substrekis kiel ĝenerale la okcidentanoj kutime estas tre malhumilaj pri siaj riĉeco, historio kaj viv-stilo.

 

    Dum li tion diris, mi tute ne ofendiĝis, kiel eble povus reagi aliaj eǔropanoj, unue ĉar mi komprenis, ke li tute ne emis tion fari, li simple esprimis siajn sincerajn pensojn, kaj mi sentis, interparolante, ke de tiu homo mi povas akiri sciojn pri Ĉinio, pri la rilatoj inter tiu ĉi lando kaj la Okcidento, kiujn oni malofte trovas en libroj aǔ gazetoj. Bonŝance li skribis lian telefonnumeron sur mia not-kajero, nepre mi kontaktos lin por daǔre ekscii kaj trovi respondojn al miaj senfinaj demandoj pri granda, mistera kaj ravega lando.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments