El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

La Valo Jinxiu en la ĝardeno por la Pekina Ĝarden-Ekspozicio

| 2013-09-25
Bookmark and Share

Teksto de ZHAO XI kaj YANG LIQUN

Fotoj de ZHAO XI

 

Bildo pri la antaŭa aspekto de la loko, kie sidas la Valo Jinxiu


      En la jaro 2008 tie ankoraŭ estis granda sabla kavo plena de griza leoso, rubo kaj polvo flirtanta en la vento... tie kadukis kabanoj kaj moviĝis rubo-kolektantoj. Tiu ĉi sabla kavo troviĝis ĉe la rivero Yongding en sudokcidenta parto de Pekino.



Panoramo de la Valo Jinxiu  


    Post kvin jaroj, en la 13a de majo de 2013, mi kaj mia kolego venis al la menciita loko. La malnova sabla kavo jam ne plu vidiĝis, anstataŭe prezentiĝas bela kava ĝardeno el diversaj pejzaĝoj. Nun ĝi havas novan nomon, t. e. la Valo Jinxiu.

 

    Oni devas ŝuldi la miraklan ŝanĝiĝon de la loko al la gastigo de la 9a Ĉina (Pekina) Internacia Ĝarden-Ekspozicio.


    Elektado de sidejo por la ĝarden-ekspozicio

 


Ĝardenisto en ornamo de la Valo Jinxiu per floroj

 

    "Kvazaŭ paradizo sur la tero." Per tiuj vortoj Long Zhong, direktoro de la Medi-protekta Buroo de la distrikto Fengtai de Pekino, priskribas la Valon Jinxiu en la ĝardeno. Li partoprenis en la peticio pri la gastigo de la ekspozicio, en la projekto kaj konstruo de la ĝardeno. Li konigis, ke la Valo Jinxiu estas nur unu el la distingiĝaj pejzaĝoj en la ĝardeno. 

 

    La ĝardeno por la Pekina Ĝarden-Ekspozicio sidas sur parto de la malnova vojo de la rivero Yongding. En la 70-80-aj jaroj de la pasinta jarcento formiĝis sur la malnova vojo de la rivero Yongding granda sabla kavo pro troa elfosado de sablo, kaj poste amasiĝis ĉi tie konstrua rubo. Ĉirkaŭ 140 hektarojn areis la rubejo, kie kolektiĝis pli ol 2 mil rubo-kolektantoj kaj malorde viciĝis provizoraj kabanoj kun la totala areo de pli ol 20 mil kvadraraj metroj.

 

    La vojo de la rivero Yongding estas trairejo de vento. Cirkulis popoldiro pri ĝi: tie plenas sablo en serena tago kaj la grundo translokiĝas kiam blovas vento. "La tiea medio estis abomena, krome tie vivis tiuj kiuj kolektis rubaĵojn, kaj preterpasantoj ĉiam evitis ilin." Long Zhong proraokule vidis la scenon.

 

    La hejmo de Miao Changfu troviĝas en la vilaĝo Zhangguozhuang je nur 2 kilometroj distance de la ĝardeno. Miao Changfu diris al ni: "Antaŭe kiam ventis, ŝvebis en la aero de la vilaĝo malbona odoro kaj malpura polvo."

 


Ĝardenistoj en flegado de floroj en la Valo Jinxiu  


    Kial oni elektis la lokon kiel sidejon por la Pekina Ĝarden-Ekspozicio? Zhang Jianguo, vicdirektoro de la distrikto Fengtai de Pekino, kiu respondecas pri la laboro de mediprotektado kaj preparado de la Pekina Ĝarden-Ekspozicio, diris al ni: "La celo ne kuŝas en konstruo de la ĝardeno, sed en tio, ke per la gastigo de la ekspozicio oni antaŭenpuŝos disvolvon, prosperigos entreprenojn kaj riĉigos popolanojn."

 

    Miraklo naskita sur rubejo

 

    Menciante pri la konstruo de la ĝardeno, Zhang Jianguo havas multon por paroli: "Ĉi tie kuŝis kabanoj de rubokolektantoj, la rubejo kun la areo de ĉ. 140 hektaroj kaj profundeco de ĉ. 30 metroj, kaj granda sabla kavo kun la areo de 10 hektaroj.

 


Ĉiamverdaj arboj kaj floroj ĉirkaŭ la Valo Jinxiu  

 

    Kiel fari al ili? Ĉio tio estis defio al la sageco de dezajnistoj de la ĝarden-ekspozicio. 

 

    Duan Muqi, ĝenerala dezajnisto de la Valo Jinxiu, diris, ke oni elektis ĉi tiun lokon kiel sidejon de la ĝarden-ekspozicio kun la espero transformi, pere de la koncepto kaj teknologio pri ekologia riparado, rubejon en verdejon, kaj dezertejon en delikatan ĝardenon.

 


Artefarita lago en la Valo Jinxiu  

 

    La ideo pri "konstruo de valo el floroj laŭ la tereno" ne nur reduktas elspezon por plenigi la kavon, sed ankaŭ variigas pejzaĝojn en la publika ĝardeno por la ekspozicio.

 

    Zhao Ziliang, respondeculo pri dekoracio de la Valo Jinxiu, informis, ke unue oni devis konfirmi ĉu la loko taŭgos por tiu ĉi kreiva plano, ĉar la loko estis rubejo, do oni bezonis ŝanĝi ĝian bazon kaj aliajn similajn laborojn bazajn sed komplikajn, kiuj postulas grandan elspezon kaj grandan laboradon.

 

    Post esploro sur la loko, fakuloj rimarkis ke la rubaĵoj plejparte estis konstruaj, tio mildigis la malfacilon de la konstrado, kaj tio estis la plej grava kialo, ke oni decidis daŭre plenumi ĉi tiun kreivan planon.

 


Freŝaj floroj ĉe la enirejo de la Valo Jinxiu  

 

    "Alia kialo kuŝis en tio, ke oni decidis krei malofte vidatan ĝardenan pejzaĝon, t. e. fari valajn pejzaĝojn, profitante de la surlokaj kondiĉoj." Zhao Ziliang daŭrigis, ke oni ne havis malfacilon je teknologio, ĉar en kaj ekster Ĉinio troveblas sukcesaj ekzemploj de la rilataj konstruoj, inkl. de la ĝardenoj Butchart de Kanado sur la ruino de kalka mino. Do oni povas lerni ilian sperton. 

 

    "Ĉi tie oni plantis 900 mil arbidojn kaj florojn je 150 mil kvadrataj metroj, kaj la verdiga areo atingis 10 hektarojn," diris Duan Muqi.

 

    Ĝuste tiel naskiĝis la Valo Jinxiu, kie ĉarmas la ok famaj pejzaĝoj, inkl. de Serena Tago post Neĝo en Okcidenta Monto, Nova Luno super la Ponto Lugou, Vesperkrepusko ĉe Jintai kaj tiel plu.

 

    En la Valo Jinxiu lirlas akvofluo, diversformas arboj kaj aromas floroj. Sur la plana mapo de la ĝarden-ekspozicio la valo prezentiĝas kvazaŭ paradizo kun verda monto, smeralda akvo, buntaj floroj kaj bela akvo-falo.

 

    "Tie ĉarmas malsamaj beloj en diversaj sezonoj," resumis Duan Muqi pri la beleco de la Valo Jinxiu -- nova pitoreskejo de turismado.


Redaktoroj : Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments