El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Ĉiusemajne dufoje iri al batalkampo por ... instrui!

| 2013-09-25
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Ekfunkciis "daŭriga" kurso en universitato

 

    En aprilo aperis mia artikolo, en kiu mi esprimis mian esperon pri baldaŭa okazigo de Esperanto-kurso (http://www.espero.com.cn/se/txt/2013-04/18/content_534135.htm). Du monatojn poste la ideo realiĝis, sed en alia formo ol mi siatempe supozis. L' espero, l' obstino, kaj la pacienco gravas por ĉio, ĉu ne? Unu kurso, kiu almenaŭ nominale nomiĝas daŭriga, komenciĝis en la Pekina Lingva Universitato, kies oficialan Esperanto-kurson mi sporade vizitadis jam de la lasta jaro. Preskaŭ en ĉiu semestro kelkdek studentoj registriĝas por la kurso, sed ricevinte la poentojn ili forvaporiĝas. Mi multe bedaŭris tion kaj proponis al Li Weilun, kiu gvidas la kurson eĉ post sia emeritiĝo kiel profesoro, ke mi pretas instrui al tiuj, kiuj volas daŭrigi la lernadon de la lingvo.

 


Ekzerco de konversacio en la universitato 

 


Ĉu intergeneracia interparolo?

 

    Komence la eminenta profesoro estis iom skeptika ĉu kolektiĝos sufiĉe da lernemuloj, ĉar li opiniis, ke liaj studentoj interesiĝas nur pri la poentoj, kiuj estas akireblaj ĉe la oficiala kurso. Jen prudenta opinio, kiun en Japanio havis alia profesoro, kiu instruis Esperanton al preskaŭ milo da studentoj en pluraj universitatoj. Sed ankaŭ pro la instigo de Zhang Dali (Fortego) Li Weilun afablis provizi al mi klasĉambron de sia universitato. Eble ili ambaŭ povis iom fidi je mia kapablo instrui, propraokule vidinte mian pseŭdo-Ĉe-metodan provlecionon demonstritan okaze de la aprila kunveno de la Pekina Esperanto-Asocio (http://esperanto.china.org.cn/2013-05/07/content_28753473.htm). Sabate antaŭtagmeze, la 15-an de junio komenciĝis la daŭriga kurso kun 13 ĉeestantoj. Foje ĝin partoprenis preskaŭ 20 kursanoj.

 

    Kiel realiĝis la kurso ĉe EPĈ?

 

    Dume koviĝis alia ideo pri Esperanto-kurso ĉe mia laborejo, El Popola Ĉinio. Jam de antaŭe mi rimarkis, ke Su Yijun, direktorino de nia Esperanto-Sekcio, volas lerni la lingvon. Fojfoje nia veterana kolegino Tan Xiuzhu, kiu tiam laboris en la sama ofic-ĉambro kun Su (nun ni ĉiuj laboras en unu komuna oficejo), instruis al ŝi kelkajn esperantajn frazojn. Mi do pensis, ke ŝi povos esti unu el miaj kursanoj. Sed kiam mi malkaŝis al ŝi mian ideon, ŝi ne povis ne ekridi – mi supozas, ke la ideo, ke mi instruu al ŝi la lingvon, ne nur estis iom subita sed ankaŭ iom komika. Nu, efektive dum la lecionoj foje mi estas sufiĉe komika...

 


Su Yijun, tria de maldekstre en la unua vico 

 

    Nia direktorino, post iom da rido, tuj komprenis ankaŭ, ke mi estas serioza. Ŝi do promesis aranĝi la aferon. Mi aŭdis, ke en nia redakcio oni havis Esperanto-kurson prepare al la 89-a Universala Kongreso, kiu okazis en Pekino en 2004, sed neniam poste. Por propagandi la kurson kolegino el alia sekcio de EPĈ, kiu estas profesia dezajnisto, afablis fari por la kurso belan afiŝon, sur kiu presiĝis ankaŭ mia nomo. Mi tiom ŝatis la afiŝon, ke mi poste portis ĝin hejmen kaj surmurigis en mia loĝejo. Nu, neniam mi vidis mian propran nomon sur tiom bela kaj profesie farita afiŝo! Vendrede posttagmeze, la 28-an de junio ankaŭ tiu kurso komenciĝis kun 20 partoprenantoj (http://esperanto.china.org.cn/2013-07/01/content_29283045.htm).

 

    Ĉiusemajne du foje iri al batalkampo

 

    Tiamaniere en junio mi fariĝis gvidanto de eĉ du Esperanto-kursoj. Mi neniam estis profesia instruisto, ne nur pri Esperanto sed pri ĉio ajn. Do por mi instrui la lingvon dufoje semajne estas granda defio. Mi sentas kvazaŭ mi irus al batalkampo en ĉiuj vendredo kaj sabato, kiam okazas la kursoj. Post la sabata kurso en la universitato mi tagmanĝas kun pluraj ĉeestantoj inkluzive de Li Weilun, kaj reiras hejmen. Alveninte hejmen mi ofte kolapsas sur liton por ripozi kaj foje dormas unu horon aŭ simile. Mi sentas min tiom elĉerpita. Sed mi kompreneble ĝojas, ke nun mi ne plu simple "parazitas" al la ĉina Esperanto-movado, sed iomete kontribuas al la plivigligo de nia afero en la ĉina ĉefurbo.

 


Komika klasgvidanto kun terpomo en la mano... 

 


...kaj ridantaj lernantinoj ĉe EPĈ; plej dekstre Zhao Jun, vicĉefredaktoro de EPĈ 

 

    Estas facile paroli pri la idealismo de Esperanto kaj simile per alteflugaj, ŝvebantaj vortoj. Sed post 32 jaroj da esperantistado mi fariĝis sufiĉe cinika kaj ne fidas al homoj, kiuj elbuŝigas tiajn belajn vortojn sed ne pretas porti efektivan ŝarĝon, ekzemple daŭre instrui en kurso. Dum la instruado oni kompreneble renkontas diversajn malfacilaĵojn. Ekzemple, iuj ĉeestantoj fakte malfacile progresas en la lernado, sed mi ĉiukaze strebas al tio, ke ili tamen povu pasigi interesan, ĝuindan lecionhoron. Ankaŭ la nombro de la kursanoj ne povas ne malkreski kun la paso de la tempo, sed foje iuj kursanoj akompanas sian kolegon aŭ amikon al la kurso. Tio estas tre bela rekompenco por mia laboro, ĉar se tiu kursano ne estus kontenta pri mia instruado, li aŭ ŝi tutcerte ne venigus sian konaton!

 

    Semas kaj semas, ĉiam laciĝas?

 

    Kiel mi jam ĉi-supre skribis, dum preskaŭ dek jaroj en Pekino ne okazis enkonduka kurso. Escepton faris nur kursoj en kelkaj universitatoj. Do, al miaj du kursoj ariĝas homoj, kiuj fakte delonge "soifis" je io tia. Sed mi ankaŭ volas pligrandigi la nombron de ĉeestantoj, kiuj nun en septembro, du monatojn post la komenciĝo de la kursoj, estas 8 ĉe EPĈ kaj 12-14 ĉe la universitato respektive. Mi kaptas ĉiujn okazojn por propagandi pri miaj kursoj, kaj estonte intencas eĉ pli aktive ilin krei. Sed pri tio detale oni legos, espereble, iam poste. Servu al mi la moto zamenhofa: semas kaj semas, neniam laciĝas aŭ kiel iam ŝerce diris iu japana movadano, semas kaj semas, ĉiam laciĝas...

 

    Jam en la plej lasta leciono mi igis unu el la plej bonaj lernantoj antaŭ ĉiuj deklami poemon, kiun ni studis en la antaŭa kurshoro. Temis pri la peco Esperantisto, ekesto kaj malapero de Raymond Schwartz. Iuj surpriziĝus, ke jam en enkonduka kurso mi uzas tiajn poemojn. Sed mi volas igi miajn lernantojn ne nur ekzerciĝi en facila konversacio ekzemple pere de lingvaj ludoj – tion mi ja faras – , sed ankaŭ konatiĝi kun la esperanta kulturo. Feliĉe, ke ŝajne miaj kursanoj ne grumblas pri tio. Kompreneble kun tiu poemo mi ankaŭ instruis la vorton edzperanto inventitan de la sama poeto. Baldaŭ mi volas instrui la verbon kabei kun iu taŭga poemo, dezirante ke miaj lernantoj ne kabeu.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments