Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

Mirindaĵoj el fajro kaj akvo

| 2013-09-26
Bookmark and Share

de TANG TAO

 


Panorama vido de la ŝtata naturparko Wudalianchi

 

Wudalianchi estas grandioza scenejo de erupcioj, kiuj datiĝas de la geologia epoko de antaŭ 2 milionoj da jaroj. Tie estis senlime vasta magma rokaro kaj bruligita tero en la pasintaj 300 jaroj. Kaj nun, ĝi estas produktejo de minerala akvo plej bonkvalita en la mondo, kaj unu el la plej specifaj turismaj lokoj. Oni nomas la lokon "arkadio de kuracado kaj ripozo".

 


Grandioza lafa "rivero"

 

    Wudalianchi situas en la plej norda parto de la provinco Heilongjiang de nordorienta Ĉinio. Tie intertuŝiĝas la Malgranda Xing'an-montaro kaj la ebenaĵo ĉirkaŭ la riveroj Songhuajiang kaj Nenjiang. Jam pratempe ĉi tie estis unu el la reigonoj kun plej viglaj geologiaj aktivecoj . Dum la pasintaj 2 milionoj da jaroj, subteraj fajro kaj magmo kaprice ŝanĝis la aspekton de la loko, kaj finfine iliaj aktivecoj provizore ĉesis antaŭ pli ol 290 jaroj (ĉirkaŭ 1719-1721) por akumuli novan energion en ripozo.

 

    Kvankam jam silentiĝis la aktivecoj en profundeco de la tero, tamen ankoraŭ videblas signoj faritaj de tiaj naturaj fortoj. La vulkana lafo ŝtopis rivervojon, kaj formis 5 lagojn ligitajn per akvo kiel rozarion. Tial ĉinoj nomas tiujn lagojn kune Wudalianchi (kvin kunligitaj lagoj).

 

    Senĉesaj aktivecoj de vulkanoj faris la geografian eksteron diversspeca, kaj multfigura. En la areo je 1060 kvadrataj metroj, arbaras vulkanoj, montaras lafoj, perl-kolieras lagoj kaj dissemiĝas fontoj; staras 14 vulkanaj pintoj de diversaj epokoj kaj ondas pli ol 800 kvadrataj kilometroj da lafaj platformoj..., la primitiva figuro de la lafa fluado restas freŝa. Estas same aparta la ingredienco de vulkanaj rokoj, ĝi estas la tipo de bazalto el kalio. Oni diras, ke tiaj rokoj estas "natura provpinglo por esplorado al profunda interno de la terglobo", kaj ili ludas gravan rolon en la evoluhistorio de la terglobo.

 

    Kun siaj centoj da mineral-akvaj fontoj, Wudalianchi estas konata kiel unu el la tri plej famaj malvarmaj fontoj en la mondo. La akvo el ĝiaj fontoj estas riĉa je divers-specaj oligoelementoj bezonataj de la homa korpo, kaj pro ĝia mirakla efiko kontraŭ nombro da malsanoj oni nomas ĝin "eliksiro", "fe-fonto" aŭ "panaceo" . Ĉi tie oni povas ĝui ankaŭ 6 rarajn apartaĵojn de la natura medio: pura aero spirebla ĉe "oksigena bufedo", bonkvalita mineral-akvo el malvarmaj fontoj, grandioza medio magnetisma, resaniga bano en akvo aŭ ŝlimo, sunumo sur lafaj platformoj kaj ĝardeno de ekologi-konscie kultivataj manĝaĵoj. Pro tiaj ekskluzivaj resursoj, Wudalianchi fariĝis fama sanatorio kaj havigis al si la honoran titolon: "benzinstacio por la vivo kaj riparejo de la korpo".

 


Pintoj de vulkaraj lafoj 

 


Akvofalo ĉe Wudalianchi 

 


Trairejo konstruita por turistoj 

 


Rusa turisto trinkas akvon el malvarma fonto 

 


Betula arbaro en Wudalianchi 

 


Sovaĝa tetraono 

 


Vulkana kratero 

 


Lago pro vulkano 

 

    Kiel unu el la plej elstaraj tipoj de la konataj vulkanoj, Wudalianchi posedas riĉajn restaĵojn geologiajn: vulkanaj krateroj kun 5 eksterformoj, lafa fluo kun 3 konturoj, mikro-tersurfaco kun diversaj vidindaĵoj, lagoj pro ŝtopiĝo de vulkanaj rokoj, naturaj malvarmaj fontoj kaj biologia diverseco..., kiuj kovras preskaŭ ĉiujn resursojn de vulkana ruino en la mondo. Specialistoj de UN taksas, ke Wudalianchi estas "natura muzeo pri vulkanoj" kaj "malfermita lernolibro de vulkanoj". Gravas ankaŭ la tersurfaco kaj evoluanta procedo de la ekologia sistemo kaj originala valoro de la natura estetiko.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments