El Popola Ĉinio>头条新闻>

La aĉet-projekto de la grupo Shuanghui estis aprobita de akciuloj de la kompanio Smithfield

| 2013-09-26
Bookmark and Share


La ĉefstabejo de la kompanio Smithfield en la ŝtato Virginia de Usono  

 

    La 24-an de septembro la ĝenerala kunveno de akciuloj de la usona nutraĵa kompanio Smithfield aprobis la aĉet-projekton de la grupo Shuanghui per jesaj voĉoj je pli ol 96% de la akciuloj, kiuj ĉeestis la kunvenon.

 

    En la sama tago la kompanio Smithfield deklaris, ke la akcioj de la akciuloj, kiuj donis jesajn voĉojn, konsistigas 76% de la sumo de la cirkulantaj ordinaraj akcioj de la kompanio. Laŭplane la aĉet-programo finiĝos en la 26-a de septembro.

 

    Larry Pope, prezidanto de la kompanio Smithfield, estas kontenta pri la rezulto de la voĉdonado. Li diris en la deklaro: "Tio estas granda negoco ne nur por la akciuloj de la kompanio Smithfield, sed ankaŭ por la usonaj kamparanoj kaj la usona agrikulturo. La kunlaboro de la du kompanioj utilos al la ekonomia kreskado kaj al grandigo de en- kaj eksterlandaj komercoj."

 

    Laŭ la interkonsento pri la aĉetado, la grupo Shuanghui aĉetos la akciojn de la akciuloj de la kompanio Smithfield kun la prezo de 34 usonaj dolaroj po unu akcio. Post fino de la aĉetado la ordinaraj akcioj de la kompanio Smithfield ne plu partoprenos en negocoj en borsoj. La kompanio Smithfield fame konata pro produktado de ŝinkoj estas la plej granda bredejo de porkoj kaj la plej granda produktanto de porkaĵoj en la mondo. En la estonteco, la kompanio Smithfield funkcios kiel filia kompanio de la grupo Shuanghui kaj retenos la markon Smithfield.

 

    La grupo Shuanghui investos 7.1 miliardojn da usonaj dolaroj, interalie 4.7 miliardoj da usonaj dolaroj por aĉeti la akciojn de la kompanio, 2.4 miliardoj da usonaj dolaroj por pagi ĝiajn ŝuldojn. Tio estas la plej granda projekto pri investo en Usono, estas ankaŭ la alia majloŝtono por investo de ĉina entrepreno en Usono post tio, ke la grupo Wanda aĉetis la kompanion AMC en la pasinta jaro.

 

    Por difini, ĉu la aĉetado konformas al la interesoj de Usono, la Kongreso de Usono okazigis specialan kunvenon en la 10-a de julio. Ankaŭ la Usona Komisiono por Investado de Aliaj Landoj en Usono faris du taksadojn. Post tio la aĉetprojekto estis aprobita en la 6-a de septembro.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments