El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN emisiis poŝtmarkon pri Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj

| 2013-09-26
Bookmark and Share


En la ceremonio 

 


La poŝtmarko Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj  

 

    Posttagmeze de la 23-a de septembro la Unuiĝintaj Nacioj emisiis serion da poŝtmarkoj pri handikapuloj, inkluzive de la fama ĉina danco Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj, prezentita de la Ĉina Artgrupo de Handikapuloj. La serio, kun la temo "Rompi obstaklojn kaj malfermi pordon", prezentas la talenton de internaciaj handikapulaj artistoj. Estas emisiita la poŝtmarko Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj nur malpli ol 120 mil, la plej malmulta kvanto en la tuta serio.

 

    La konstanta delegacio de Ĉinio en UN organizis memorigan ceremonion pri la poŝtmarko, kiun ĉeestis Zhang Haidi, prezidanto de la Ĉina Asocio de Handikapuloj. Ŝi faris parolon en la ceremonio.

 

    Ŝi diris, ke la verko de ĉinaj handikapulaj artistoj selektita en la serio da poŝtmarkoj signifas, ke UN alte taksis arton de ĉinaj handikapuloj. Emisiado de la poŝtmarkoj reflektas la ideon "egaleco, partoprenado kaj divido", kaj ankaŭ la idealon por helpi la handikapulojn. Ĝi havas ankaŭ grandan influon al la egala rajto kaj disvolviĝo de la handikapulaj aferoj en la tuta mondo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments