El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Kuraĝa ŝafo (Rusa fabelo)

| 2013-09-26
Bookmark and Share

 

de BRONISLAV ĈUPIN (Rusio)

 

    Kapro kaj ŝafo ekiris al densa arbaro por paŝtiĝi kaj promeni libere. Ili iris, iradis kaj perdis la vojon en la malluma arbaro. Ili eniris la mutan densaĵon kaj vidis, ke apud la arbo lupoj preparas tagmanĝon.

 

    La kapro diris mallaŭte al la ŝafo:

 

    — Kion ni faru, amiko? Kredeble, ni estas pereontaj. Teruregaj lupoj formanĝos nin.

 

    La ŝafo diris pli mallaŭte:

 

    — Ni suprenrampu la arbon! Eble la lupoj ne atingos nin.

 

    La kapro kaj ŝafo suprenrampis la arbon.

 

    Ili rampis, rampis kaj ĝisrampis la pinton de la arbo. La ŝafo falis de la pinto, alkroĉiĝis al branĉo per la kornoj. La branĉo ne eltenis, kaj la ŝafo falis de la arbo surteren, rekte tien, kie la lupoj preparis tagmanĝon.

 

    La ŝafo ekblekis pro timo!

 

    — Be-e-e!

 

    La lupoj ektimis, faligis la potojn, tretis la fajron kaj disverŝis la kuiraĵon. Ili diskuris, ne returnante la kapon.

 

    La ŝafo ekstaris, skuiĝis kaj diris al la kapro:

 

    — Kapro, malsupreniĝu de la arbo. La lupoj timas min, mi fuĝigis ilin. Kia kuraĝa mi estas! Be-e-e!

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments