El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

La maljuna Polkan

| 2013-09-26
Bookmark and Share

 

de LARISA KUZMENKO (Rusio)

 

    Antaŭ kelkaj jaroj mi havis hundon, kies nomo estis Polkano. Mi havis ankaŭ katinon. La katino havis kvin belajn katidojn.

 

    Kiam la katino ne sidis kun siaj idoj, Polkano tuj iris al ili kaj ili ege ĝojis pri sia granda "panjo", surgrimpis lian dorson, ruliĝadis trans lin, kvazaŭ ili estus globetoj, kaj pepis mallaŭte pro plezuro. Polkano estis kontenta.

 

    Sed se iu petolulo grimpis sur la kapon de Polkano, ĉi tiu gardeme forsvingadis ĝin per sia piedo kaj kontente kuŝadis kun duonfermitaj okuloj.

 

    Sed malfeliĉo okazis ĉiam, se li trovis la katinon kun siaj idoj — ŝi tuj nazbruis, snuf-snufis terure! Tiam la maljuna Polkano foriris timeme, kuŝadis sur la malnova apogseĝo, metis sian kapon sur la piedojn kaj rigardis al mi per siaj ege malĝojaj okuloj.

 

    Polkano multe enuis sola sen infanoj. Sed la katino volis kun neniu dividi sian ĝojon.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments