El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Tri Vortoj de Najtingalo

| 2013-09-26
Bookmark and Share

 

Tradukita de Elukrainigis Vladimir Hodin (Ukrainio)

 

    Iu knabo kaptis najtingalon. "Mi ĝin mortigos kaj manĝos," pensis li, sed la najtingalo diris:

 

    "Ne manĝu min, amiko. Tute egale, vi ne satiĝos. Pli bone, liberigu min, kaj mi diros al vi tri bonajn vortojn."

 

    "Bone," respondis la knabo. "Se vi bone diros, mi vin liberigos."

 

    "Do, aŭskultu. Mia unua vorto: ne petu tion, kio ne estas. La dua vorto: ne bedaŭru tion, kion oni ne povas revenigi. Kaj la tria vorto: ne kredu malĝustajn parolojn."

 

    "Bone vi diris," respondis la knabo. "Libera vi estas. Forflugu!"

 

    La najtingalo suprenflugis al arbo, sidiĝis sur ĝin kaj pensis: "Mi elprovu tiun knabon, ĉu miaj vortoj vere estas utilaj al li."

 

    La najtingalo eksidis sur branĉeto malpli alta kaj diris: "Hej, kia stulta vi estas, knabo! Se vi scius, kian diamanton mi havas en mia buŝo sub la lango, vi ne ŝanĝus ĝin kontraŭ ajnaj bonaj vortoj. La diamanto ne estas simpla. Ĝi estas tiel granda kiel juglando kaj brilegas kiel suno. Se vi posedus ĝin, vi fariĝus la unua riĉulo ne nur en via vilaĝo, sed eĉ en la tuta mondo!"

 

    La knabo tion aŭdis kaj preskaŭ ekploris pro ĉagreno. "Kia stultulo mi estas!" pensis li. "Por kia celo mi liberigis la najtingalon?"

 

    Kaj li komencis peti la najtingalon: "Revenu, mi petas. Sed se vi ne povas reveni, redonu al mi almenaŭ la diamanton, ja mi liberigis vin."

 

    La najtingalo respondis:

 

    "Kaj nun mi vidas, ke vere vi estas stultulo. Vi forgesis ĉion, kion mi instruis al vi. Vi bedaŭras tion, kion oni ne povas revenigi, vi petas tion, kio ne estas, kaj vi kredas malĝustajn parolojn. Nu, vi pensu mem, kiel la diamanto povas esti tiel granda kiel juglando sub mia lango. Ne vane oni diras: Al stultulo instruo ne estas utila."

 

    La najtingalo tion diris kaj forflugis.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments