El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Lerni parolon

| 2013-09-26
Bookmark and Share

 

de DAI MINGZHONG

 

    Iu 6-jara knabino demandis sian patrinon: "Ĉu la floroj scipovas paroli?"

 

    "Certe, mia kara. Se ne, printempo estus silenta kaj neniu dezirus ĝin."

 

    La knabino ridetis kontente.

 

    Kiam la knabino estis 16-jara, ŝi demandis sian patron: "Ĉu la steloj en la ĉielo scipovas paroli?"

 

    "Kompreneble ne, mia kara. Se jes, la ĉielo estus brua kaj neniu ŝatus ĝin."

 

    La knabino denove ridetis kontente.

 

    Ŝi fariĝis 26-jara kaj edziniĝis. Foje ŝi demandis sian edzon: "Ĉu mi bone agis dum la hieraŭa komuna vespermanĝo?"

 

    "Tre bone, mia kara!" la edzo respondis ĝoje kaj fiere. "Vi parolis kiel flustranta fontakvo kaj bela muziko. Vi silentis kiel bonodora teo kaj gracia gruo. Vi ne parolis, sed viaj okuloj estis signifoplenaj. Mia kara, de kiu vi lernis parolon?"

 

    Ŝi ridetis: "Kiam mi estis 6-jara, mia patrino, kiu estis instruistino, instruis min paroli kun la naturo. 16-jara, mi lernis de mia patro, kiu estis verkisto, kiam oni devas paroli kaj kiam ne. Antaŭ ol renkonti vin, mi lernis parolon de historiisto, filozofo, literaturisto, muzikisto, pentristo... Post konatiĝo kun vi mi lernis de vi pensadon, saĝon, kuraĝon kaj amon."

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments