El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Rakonto pri fest-torto

| 2013-09-26
Bookmark and Share

 

de HUANG WENTING

   

    Tio okazis antaŭ multaj jaroj. Mi lernis en iu mezlernejo. Iuvespere, ŝlosinte la pordon de la dormĉambro, mi estis ironta al la biblioteko por legado. Tiam mia pliaĝa fratino haste venis kaj donacis al mi torton pro mia naskiĝtago. Mi metis ĝin sur liton ĉe la fenestro. La lito apartenis al Xixi.

 

    Kiam mi revenis de la biblioteko, la ĉambro estis tre vivecplena. Kelkaj knabinoj ĉirkaŭis Xixi. Ĉiu el ili havis pecon da torto. Mi subite ekpensis pri la torto, kiun mia fratino donacis al mi. Antaŭ ol mi sciis, kio okazis, Xixi, tenante mian manon, ĝoje diris al mi: "Kiel ĝoja mi estas! Oni scias, ke hodiaŭ estas mia naskiĝtago, kaj donacis al mi la torton, sur kiu estas bela floraĵo kaj vortoj. Bedaŭrinde vi revenis malfrue kaj ne vidis ĝin..." Mi gapis. Xixi donis al mi unu pecon: "Neniu el ni scias, kiu donacis la torton. Vi la lasta foriris de la ĉambro, mi konjektis, ke vi certe renkontis la donacinton. Diru al mi, ĉu tiu ĉi estas viro aŭ virino." Tiam iu ŝercis: "Certe virino!" Xixi aspektis malespera kaj skuis miajn ŝultrojn: "Diru! Diru!" En tiu momento mi preskaŭ laŭte anoncis — tion mia fratino donacis al mi! Sed, rigardante tiujn gajajn vizaĝojn kaj esperoplenajn okulojn de Xixi, mi povis nur mensogi: "Estas bela knabo!" Ĉiuj manklakis, ankaŭ Xixi ridis.

 

    Nokte Xixi vekis kaj demandis min: "Ĉu la knabo estas nia samklasano?" Mi skuis la kapon, kaj ŝi demandis ankaŭ: "Samlernejano?" Mi klarigis: "Pro mallumo mi ne klare vidis la vizaĝon."

 

    En la sekvantaj semajnoj nia semajnfina temo estis la mistera homo. Kvankam oni ankoraŭ nenion sciis, tamen tio helpis nin pasigi multajn tedajn horojn.

 

    Iom post iom ni ŝajne forgesis la aferon. Malofte oni demandis Xixi: "Ĉu vi informiĝis pri la mistera homo?" Ŝi ofte faris nenion alian ol skui la kapon kun veo.

 

    Antaŭ ol diplomiĝi, Xixi ofte sola sidis apud la fenestro, rigardante eksteren kaj karesante purpuran silkan bendon. Eble nur Xixi kaj mi ankoraŭ memoris la silkan bendon, per kiu oni ĉirkaŭvolvis la skatolon de la torto. Mi certe volis diri al ŝi la veron por rompi ŝian imagon, sed mi ne povis.

 

    Poste ŝia familio estis transloĝiĝonta al alia lando. Mi volis diri al ŝi la veron, sed kiam mi vidis la bendon sur ŝia hararo, mi nenion diris kaj lasis ŝin eniri en la aviadilon kun la dolĉa imago kaj flugi al nekonata estonteco.

 

    Hodiaŭ, post ses jaroj, Xixi, kiu ankoraŭ loĝas eksterlande, jam fariĝis patrino de du infanoj. Kompreneble ŝi sciis poste, ke la rakonto pri la knabo nur estis bela miskompreno. Ŝi ne riproĉis min, sed male dankis min, ke mi donis al ŝi belan rememoron.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments