El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Eksterordinara hundeto

| 2013-09-26
Bookmark and Share

 

de LEFEUVRE MAUQUE (Francio)

 

    Telepatio aŭ ne telepatio? Mi ne scias, sed konfesu, ke la konduto de Baran estas strangega...Baran estis la pudelo de nia fama verkisto Viktoro Hugo. Tiu hundeto abomenas solecon. Ĝi tre kompatinde ĝenis dum ĉiu foresto de sia mastro. Kun la paso de tempo, tio ofendetis la verkiston kaj, iun tagon, trotedita, li donis Baran al sia amiko: la markizo de Faletans. Tiu ĉi, kiu estis diplomato, foriris al Moskvo. Dum pluraj monatoj, la markizo regule sendis novaĵojn al Viktoro Hugo...Sed iam Baran malaperis — Ĉie oni serĉis ĝin: sur la stratoj de la urbo, kaj en la ĉirkaŭa kamparo — Nenie estis Baran! Post kelkaj monatoj, iun vesperon, en Parizo, la kuiristino de la verkisto aŭdis ĝemojn kaj gratbruojn ĉe la pordo. Dio! estis la kompatinda Baran: malgrasega kaj kotmakulita. Ĝi ĵus iris, sen ies helpo, "piede!" la tre, tre longan vojon de Moskvo ĝis Parizo. Tre kortuŝita, la verkisto, ne plu disiĝis de sia hundeto.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments