El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Chen Haosu vizitis E-muzeon en Shandong, Ĉinio

| 2013-09-27
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de SUN MINGXIAO

 


Chen Haosu (la unua de dekstre) en la E-muzeo  

 


Chen Haosu (la kvina de maldekstre) antaŭ la E-muzeo 

 


Vizito al la antikva urbo Tai'erzhuang  

 

    En la 25-a de septembro s-ano Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina E-Ligo, s-ano Wang Ruixiang, nova prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado kaj asistanta ĝenerala sekretario de la Ĉina E-Ligo, vizitis E-muzeon en la Zaozhuang-a Universitato en orienta Ĉinio.

 

    S-roj Hu Xiaolin, Cao Shengqiang kaj Zeng Xianming, estraranoj de la universitato, akompanis ilin en la vizitado. Chen Haosu atenteme rigardis la fotojn kaj kolektaĵojn pri Esperanto en la muzeo. Li multe admiris pri la sukceso de la muzeo. Li diris, ke dum pli ol 100 jaroj mankas muzeo pri Esperanto al nia nobla afero en Ĉinio. La Zaozhuang-a Universitato starigis la E-muzeon en la urbo Zaozhuang, tiel ke la lasta fariĝis grava forto por E-Movado en Ĉinio.

 

    Intertempe, s-anoj Chen Haosu kaj Wang Ruixiang faris viziton ankaŭ al la antikva urbo Tai'erzhuang.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments