El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Monda Kongreso de Ĉinaj Entreprenistoj en Chengdu

| 2013-09-27
Bookmark and Share


Yu Zhengsheng, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), parolas en la inaŭguro. 

 


En la kongresejo  

 

    La 25an de septembro en Chengdu, Sichuan, inaŭguriĝis la 12a Monda Kongreso de Ĉinaj Entreprenistoj. Ĝi la unuan fojon okazas en la ĉina okcidenta urbo. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la kongreso, kaj Yu Zhengsheng, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), ĉeestis la inaŭguron kaj faris teman prelegon.

 

    Post 12 jaroj la kongreso denove okazas en Ĉinio. Kadre de la dutaga kongreso kun la temo "ĉina disvolviĝo kaj ŝanco por transmaraj ĉinaj entreprenistoj" okazas la Ĉina Ekonomia Forumo kun 15 sub-forumoj kaj komerca intertraktado, esploro kaj interŝanĝo. La kongreso altiras pli ol tri mil ĉinajn kaj alilandajn entreprenistojn el 104 landoj kaj regionoj, inkluzive de multaj mondfamaj komercaj gvidantoj. Estas rekorda la nombro de la ĉeestantoj.

 

    S-ro Dhanin Chearavanont, prezidanto de la Transmara Ĉina Entreprenista Asocio de Ĉinio kaj prezidanto de la tajlanda Grupo Chia Tai, ĉeestis la kongreson kaj faris parolon. Li diris, ke kiel tutmonda evento por ĉinaj entreprenistoj la kongreso depost sia fondiĝo en la jaro 1991 ricevis eĥon kaj aktivan partoprenon de ĉinaj entreprenistoj el diversaj landoj, kaj fariĝis interŝanĝo-ponto kaj kunlaboro-platformo. La reveno de la kongreso al sia hejmloko Ĉinio post 12 jaroj havas specialan signifon. Li esperas, ke ĉiuj ĉinaj entreprenistoj zorgos pri Ĉinio, investos en Ĉinio kaj kune dividos disvolvan oportunon plu.

 

    Kun la celo "komerco estas komerco, disvastigo de ĉina kulturo" la bienala kongreso, kunaranĝita de la Singapura Ĉina Ĉambro de Komerco kaj Industrio, la Ĉina Ĝenerala Ĉambro de Komerco kaj la Tajlanda Ĉina Ĉambro de Komerco, liveras al tutmondaj ĉinaj entreprenistoj kaj industri-komercaj rondoj de rilataj landoj la platformon de interŝanĝoj por akceli komprenon kaj kunlaboron kaj altigi la influon de ĉinoj en la tuta mondo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments