El Popola Ĉinio>头条新闻>

Liu Yandong intervidiĝis kun Olga Golodets en Guilin de Ĉinio

| 2013-09-27
Bookmark and Share


Liu Yandong (la 1-a de dekstre) interparolas kun Olga Golodets.  

 

    La 24-an de septembro Liu Yandong, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj ĉinflanka prezidanto de la Ĉina-Rusa Komitato por Kultura kaj Eduka Kunlaboro, intervidiĝis kun Olga Golodets, vicĉefministro de Rusio kaj rusflanka prezidanto de la komitato, en Guilin de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio. Ili kune prezidis la 14-an kunvenon de la Ĉina-Rusa Komitato por Kultura kaj Eduka kunlaboro.

 

    Liu Yandong diris, ke la du intervidiĝoj de la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la rusa prezidento Vladimir Vladimirovich Putin en la kuranta jaro antaŭenpuŝis la ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio en la novan disvolvan periodon. La ĉi-foja kunveno celas plue efektivigi la komunan konon atingitan de la dulandaj estroj pri disvolvo de la dulandaj rilatoj sur la nova startpunkto kaj faris preparon pri kultura kaj eduka kunlaboro por la 18-a regula intervidiĝo de ĉefministroj de Ĉinio kaj Rusio.

 

    Liu Yandong diris, ke la kultura kaj eduka interŝanĝo estas premiso kaj bazo de la duflankaj rilatoj. La du flankoj daŭre serioze plenumos la agad-planon pri la kultura kaj eduka kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio, profundigos enhavojn, riĉigos formojn, firmpaŝe antaŭpuŝos interŝanĝojn kaj kunlaborojn en edukado, kulturo, higieno, sporto, turismo, filmoj, arkivoj, tiujn inter amaskomunikilo kaj junuloj, kaj tiujn en aliaj kampoj; vizaĝos al la estonteco, bone aranĝos la Ĉina-Rusan Jaron por Amika Interŝanĝo inter Junuloj en 2014-2015; bone aranĝos la inaŭguran ceremonion de la "Turisma Jaro de Ĉinio", bone praktikos la planon pri studado de 100 mil homoj en aliaj landoj, komencos rekonstruadon de la memoriga muzeo de la 6-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, senĉese profundigos la kunlaborojn en filma industrio, ĉiuflanke antaŭenpuŝos la kulturan kaj edukan kunlaboron inter Ĉinio kaj Rusio kaj sistemigos kaj normaligos la kunlaboron, kaj antaŭenpuŝos la amikecon inter Ĉinio kaj Rusio de generacio al generacio.

 

    Olga Golodets diris, ke la ĉiuflankaj strategiaj kunlaboraj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas maturaj kaj stabilaj. Rusio estas kontenta pri la disvolva nivelo de la kultura kaj eduka kunlaboro inter la du landoj, volontas penadi kune kun Ĉinio por aktive fari preparon por la Ĉina-Rusa Jaro por Amika Interŝanĝo inter Junuloj, antaŭenpuŝi la dulandajn kunlaborojn en kulturo, edukado kaj aliaj kampoj al pli profunda nivelo kaj pli vasta kampo, kaj plue plifirmigi la socian bazon de la dulandaj interrilatoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments