El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Antikvaj popolaj terapioj de Ĉinio

| 2013-09-27
Bookmark and Share

 

 

    Karaj legantoj, antaŭ vi sin prezentas du fotoj: la unua montras suferplenan kaj kompatindan infanon kun tortikolo; kaj la dua montras sanan infanon, naivan kaj amindan. Efektive la fotoj prezentas la saman infanon nomatan Li Jie. Li suferis denaske de muskola oblikva kolo, sed nun resaniĝis dank' al la ĉina antikva masaĝa terapio aplikata de ostologiaj kuracistoj de la Pekina Fervojista Hospitalo.

 

    La ĉina tradicia medicino formiĝis en sia longtempa evoluado, kaj multaj terapioj devenis plej frue de la popolo. Ili estas simplaj kaj efikaj por kuraci iujn malsanojn, tial ili estis kaj estas aplikataj ĝenerale en la kamparo al kiu mankas medicinaj instalaĵoj. Ankaŭ en urboj oni ŝatas apliki tiujn terapiojn. Ĉisube ni konigas al vi tri el ili.

 

    Masaĝo

 

    Masaĝo estas kuracmetodo, laŭ kiu kuracisto kuracas pacienton per mana premado, frotado, puŝetado, pinĉado, knedado, tremetigado kaj frapetado de muskoloj kaj artikoj.

 

    La masaĝa terapio efikas por mildigi doloron en talio kaj kruroj, kuraci vundon de mola histo, ellokiĝon de intervertebra disko, stomakan neŭralgion, dispepsion, encefalan anemion, hipertension, neŭralgion de talio, kapdoloron, infanan paralizon, artikan reŭmatismon kaj aliajn oftajn malsanojn.

 

    Dum kaj post masaĝado la malsanulo sentas malstreĉitecon kaj komfortecon, ĉar la terapio povas malfermi multajn kapilarajn angiojn de la malsanulo, pligrandigi la elastecon de lia muskolo kaj senĝene cirkuligi la sangon de artikoj kaj tendenoj. Dank' al tio la masaĝataj lokoj povas ricevi pli da sango kaj nutro, tiel ke la paliĝinta, malstreĉita kaj sekeca haŭto ruĝiĝas kaj reakiras elastecon.

 

    Masaĝado ankaŭ ludas grandan rolon en reguligado de muskoloj, nervaro kaj sango de la internaĵo. Ĝi povas plirapidigi cirkuladon de la sango de grandaj kaj malgrandaj vaskuloj de muskoloj, nervaro kaj malprofunda haŭtotavolo. Kiam la malgrandaj vaskuloj ricevas sufiĉe da sango, la grandaj vaskuloj ne ŝveliĝas pro tro da koncentrita sango. Tio malpezigas la intensan sangan transportadon de la koro kaj tiel sentigas al malsanulo komfortecon.

 

    La masaĝa terapio kvankam efikas malsamgrade en kuracado de la supre menciitaj malsanoj, ĝi tamen havas sian limigitecon. Ĝi ne taŭgas precipe por kuraci infektajn malsanojn, akutan inflamon, kancerojn kaj tuberkulozojn.

 

    Skrapa terapio

 

    Se vi estas observema, vi povas trovi, ke sur gorĝo aŭ nuko de iuj homoj troviĝas peceto da purpura haŭto. Tio estas la postsigno de skrapado.

 

    La skrapa terapio efikas por kuraci akutajn malsanojn, ekz. sunfrapon kaj vomon, kiuj ofte okazas en somero kaj aŭtuno. Ĝi estas vaste uzata inter popolanoj.

 

    Sur la homa korpo troviĝas mul-taj lokoj skrapeblaj, ekz. dorso, antroj de brako kaj kruro, gorĝo kaj nuko. La metodo estas: unue purigi la skrapotan lokon per pura malseka tuko trempita en sapakvo, poste trempi bolasepsitan glatan kupran moneron en kuiroleo kaj fine skrapi la haŭton per monerrando en unu direkto kaj per egalaj facilaj movoj, kaj post 6-7 fojoj de skrapado aperas purpuraj strioj sur la haŭto. Poste oni ŝmiras la skrapitan lokon per vazelino.

 

    Skrapado povas refreŝigi la kapon de malsanulo kaj multe mildigi la malsanon. Kial la terapio havas bonan efikecon? Unue, la skrapado incitas nervaron reakciantan al la cerbo kaj tiel fortigas la defendan kapablon, kaj due, ĝi incitas sangocirkuladon. La vejnoj estas ofte obstrukcataj pro sunfrapo aŭ malvarmumo. Skrapado povas inciti la hipoderman histon, rapidigi returnan fluon de la sango kaj plifortigi rezistecon de la paciento kontraŭ malsano.

 

    Kupoterapio

 

    En Ĉinio troviĝas jena proverbo: "Akupunkturo kaj kupoterapio forigas malsanon je duono." Ĝi havas bonan efikon en kuracado de kapdoloro, tuso, lakso, vomo, torakdoloro, stomakdoloro, taliodoloro kaj paralizo de la membroj kaŭzitaj de malvarmo kaj humideco.

 

    La kupo de plej frua tempo estis farita el bovkorno kaj poste el bambuo kaj argilo. La nuna kupo estas vitra. La uzata kupo devas esti firma kaj glata je la rando.

 

    La manipulado estas simpla. Unue oni purigas la lokon por uzi kupon kaj ŝmiras vazelinon sur ĝin (estas plej bone, se oni metas sur ĝin pastolamenon pli grandan ol la buŝo de la kupo) por protekti la haŭton, poste oni prenas per pinĉilo alkoholan kotonbulon, ĝin bruligas kaj eksvingetas en la kupo, kaj tuj ĝin elprenas kaj tiam metas la kupon sur la haŭton.

 

    La kupo restu 5-15 minutojn sur la haŭto. Kiam oni volas demeti ĝin, oni devas delikate oblikvigi la ujon per unu mano kaj premi la haŭton ĉe ĝi per la alia por enlasi aeron kaj tiel la kupo facile defalas de la haŭto.

 

    Tiu terapio povas kaŭzi kongeston, ŝveligi vaskulojn, rapidigi sangocirkuladon kaj metabolon, plifortigi rezistecon kontraŭ malsano kaj resanigi parte aŭ tute pacientojn.

 

    La kupoterapio, same kiel skrapa terapio, povas kuraci iujn malsanojn, tamen ĝi servas nur kiel helpa kuracrimedo, kaj aplikante ĝin, oni devas samtempe uzi medikamentojn aŭ aliajn metodojn. Tiu terapio ne taŭgas por tro debila malsanulo aŭ iuj akutaj infektaj malsanoj.

 

     En Ĉinio estas multaj popolaj terapioj. Neniu el la supre menciitaj terapioj bezonas medikamentojn, sed, plimultaj el ili estas aplikataj kun drogherboj aŭ kataplasmo. Kiam oni estas malsana aŭ vundita, li povas preni dekoktaĵon el unu aŭ pluraj drogherboj aŭ ŝmiri la vundon per kataplasmo farita el ili.

 


Kupoterapio 

 


Masaĝo 

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments