Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Kresko de la ĉina ekonomio estas kontribuo al la mondo

| 2013-09-27
Bookmark and Share

de CAI FEIFEI

 


Lamy akceptanta intervjuon

 

    La 3-an de septembro, antaŭ la pintkonferenco de G20 Pascal Lamy, la ĵus elirinta ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo (MKO), akceptis intervujon de raportistino de la Ĉina Radio Internacia. Li diris, ke la kresko de la ĉina ekonomio estas granda kontribuo al la monda ekonomio, ĉar ĝi estas evidenta kaj jam donas profitigan influon al aliaj landoj.

 

    S-ro Lamy diris, ke nuntempe la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio kalkuliĝis al pli ol 7 000 miliardoj da usonaj dolaroj, je 10% de tiu de la tuta mondo. Kvankam la sumo kreskis je 7.5 % kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro kaj ŝajne la kresko de la ekonomio malrapidiĝas, la totala valoro de la ĉina ekonomio ankoraŭ altiĝas sufiĉe rapide. Li diris, ke Ĉinio estas ne nur grava eksporta lando, sed ankaŭ granda merkato en diversaj kampoj de produktaĵoj kaj servoj. Sen la partopreno de Ĉinio ne sukcesos la tutmonda klopodo malplimultigi la emision de karbondioksido, nek eblos plua disvolviĝo de la Interkonsento pri Informa Teknologio de MKO. Oni sciu, ke Ĉinio jam okupas kvaronon de la tutmonda komerco pri la produktaĵoj de informa teknologio.

 

    Lamy esprimis sian opinion, ke konfliktoj ekzistas tie, kie estas komerco. Ĉinio kaj la Eŭropa Unio estas la plej grandaj komercaj partneroj en la mondo. Ĉiutage inter la du flankoj estas komercaj interŝanĝoj kun la valoro de pli ol biliono da eŭroj. De pli vasta perspektivo, konfliktoj estas nur malgranda parto de la komercaj interŝanĝoj. Ankaŭ pro la kunordigo de la arbitracia sistemo de MKO, tiuj konfliktoj neniam povos fariĝi politikaj konfliktoj. Malferma komerco estas la plej bona maniero por akceli la ekonomian kreskon, dum protektismo povas nur malhelpi la revigligon de la ekonomio. Tio estas komuna opinio de la gvidantoj de Ĉinio kaj de la Eŭropa Unio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments