El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Survizaĝa masaĝo

| 2013-09-27
Bookmark and Share

    La masaĝo estas taŭga por maljunuloj kaj mezaĝuloj. La longtempa persistado povas prokrasti la kadukiĝon de tiuj organoj kaj sentigi al la farantoj juniĝon.

 

    MASAĜO DE LA ORELOJ

 

    1. Rekte etendi la montrajn fingrojn, meti ilin sur la tragojn kaj masaĝi 64-foje inter ĉi tiuj kaj la orelaj loboj de supre malsupren kaj inverse (Bildo 1).

 

 

    2. Meti la montrajn fingrojn sur la mastoidojn kaj masaĝi ĉi tiujn 64-foje supre malsupren kaj inverse (Bildo 2).

 

  

 

    3. Meti la montrajn fingrojn sur la erĝuojn (lokoj, kiuj kaviĝas dum buŝmalfermiĝo) ĉe la tragoj kaj turni la fingrojn 64-foje (Bildo 3).

 

 

    La ofta masaĝo povas akrigi la aŭdadon kaj preventi maljunulan surdiĝon.

 

    MASAĜO DE LA NAZO

 

    1. Meti la montrajn fingrojn sur la flankojn de la nazo kaj masaĝi 64-foje inter la akupunkturaj punktoj ĝingming kaj jing-ŝjang de supre malsupren kaj inverse (Bildo 4).

 

 

    2. Kapti la nazlobojn per fingroj dika kaj montra kaj intermite premi ilin 64-foje (Bildo 5).

 

 

    La ofta masaĝo povas preventi malvarmumon kaj redukti nazajn ŝtopiĝon kaj mukaĵon kaj havas certan kuracefikon sur kronikajn nazajn malsanojn.

 

    MASAĜO DE LA OKULOJ

 

    1. Rekte etendi la montrajn fingrojn, horizontale meti ilin supren de la okuloj kaj masaĝi 64-foje horizontale de la internaj okulanguloj ĝis la eksteraj (Bildo 6).

 

 

    2. Horizontale meti la montrajn fingrojn malsupren de la okuloj kaj masaĝi 64-foje horizontale de la internaj okulanguloj ĝis la eksteraj (Bildo 7).

 

 

    3. Meti la montrajn fingrojn sur la okulojn kaj cirkle masaĝi ilin 64-foje (Bildo 8).

 

 

    La ofta masaĝo povas plibonigi la vidadon kaj preventi larmadon en la vento kaj okulsekiĝon.

 

    MASAĜO DE LA LIPOJ

 

    1. Rekte etendi la montrajn fingrojn, horizontale meti ilin supren de la supra lipo kaj masaĝi ĝin 64-foje de la filtrumo ĝis la buŝanguloj (Bildo 9).

 

 

    2. Meti la montrajn fingrojn sub la malsupran lipon kaj masaĝi ĝin de la mezo ambaŭflanken 64-foje (Bildo 10).

 

 

    3. Meti la manplatojn sur la zigomojn kaj la dek fingrojn sur la frunton kaj cirkle masaĝi la zigomojn de interne eksteren 64 fojojn (Bildo 11).

 

 

    La ofta masaĝo povas preventi kaj kuraci dentajn malsanojn kaj bone funkciigi la cerbon, lienon kaj stomakon.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments