El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Masaĝo kontraŭ hipotensio

| 2013-09-27
Bookmark and Share

    Ttrolaciĝo, misfunkciado de kortiko, miokardia infarkto, stomaka kaj duodena ulceroj, akuta kora insuficienco kaj malfortiĝo de pericirkulado estas ofte akompanataj de hipotensio. Se vi suferas hipotension, vi sentas lacon, mankon de energio kaj malkomforton ĉe la brusto antaŭ la koro. Precipe kiam vi ellitiĝas aŭ klinas la kapon, vi sentas kapturnon. Memmasaĝo kaj korpa ekzercado helpas akceladon de funkcio de via kardiovaskula sistemo, reguligon de ekscitiĝo kaj inhibicio de via cerba kortiko kaj renormaligon de via tensio.

 

 

 

    Memmasaĝo

 

    Kuŝu surdorse kun la brakoj etenditaj ambaŭflanke de la korpo, kun okuloj fermitaj kaj korpo malstreĉita, sen pensado, faru en- kaj elspiron du-kvin minutojn kaj post tio masaĝu sin mem. Faru jenajn masaĝojn:

 

    1. Iom fleksu kaj disigu la fingrojn, metu ilin sur la verton kaj masaĝu ĝin du-tri minutojn (vd. bildon 1).

 

    2. Iom levu la mentonon, metu la maldekstran manplaton sur la dekstran flankon de la kolo kaj masaĝu ĝin 8-10 fojojn de la mentonrando ĝis la klaviklo. Masaĝu same la maldekstran flankon de la kolo per la dekstra mano.

 

    3. Milde premu per dikfingro 5-6 sekundojn la arterion ĉe mentonrando (vd. bildon 2) kaj ripozu 10-15 sekundojn. Ripetu tion 3-4 fojojn. Poste faru la samon ĉe la alia flanko.

 

    4. Metu la fingrojn sur la frunton kaj faru masaĝon ĝis la tempioj kaj knedu ilin per la manradikoj. Ripetu tion 8-10 fojojn (vd. bildon 3).

 

    5. Premu la tempiojn per la mezfingroj 5-6 sekundojn, pli kaj pli forte (vd. bildon 4). Ri-petu tion 5-6 fojojn.

 

    6. Kuŝu dorse, metu la manplatojn sur la malsupran parton de la brusto, profunde enspiru, premu la bruston kaj profunde elspiru. Ripetu tion 2-3 fojojn.

 

    Korpa ekzercado

 

    Faru jenajn korpajn ekzercojn sur lito:

 

    1. Kuŝu dorse kun la brakoj levitaj supren kaj la fingroj interkroĉiĝantaj, forte tiru la fingrojn enspirante kaj faru elspiron por repreni la komencan teniĝon. Ripetu tion 3-4 fojojn.

 

    2. Kuŝu dorse, metu la brakojn ambaŭflanke de la korpo, enspiru, fleksu la genuojn kaj kunmetu ilin, kaj poste kuntiru la gambojn, ke ili laŭeble tuŝu la bruston; reprenu la komencan teniĝon elspirante. Ripetu tion 5-6 fojojn.

 

    3. Kuŝu dorse, enspiru, klinu la kolon antaŭen, ke la mentono tuŝu la bruston, kaj poste elspiru. Ripetu tion 5-6 fojojn.

 

    4. Sidu sur lito, turnu la kapon maldekstren kaj poste dekstren. Ripetu tion 5-6 fojojn.

 

    5. Sidu sur lito, turnu la supran parton de la korpo dekstren kaj maldekstren. Ripetu tion 4-5 fojojn.

 

    6. Sidu sur lito, klinu antaŭen la supran parton de la korpo kaj etendu la brakojn horizontale antaŭen, ke la manoj laŭeble tuŝu la piedojn. Ripetu tion 5-6 fojojn.

 

    7. Kuŝu dorse, rektigu kaj kunmetu la gambojn, levu ilin ĝis 50-60 gradoj enspirante kaj mallevu ilin elspirante. Ripetu tion 6-8 fojojn.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments