El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Kiom forta estas la vivo?

| 2013-09-27
Bookmark and Share

 

de FANG FANG

 

    Mi konis iun maljunulon antaŭlonge. Li estis parenco de mia najbaro. Ofte li venis el malproksima loko por viziti lin. Kviete sidante, li senlace babilis kun li en kampara dialekto. Kelkfoje mi enmiksis min en ilian konversacion. Li neniam montris sin indiferenta kontraŭ mi, knabineto. Ĉiam mildis lia tono kaj kvietis lia mieno. Sur lia vizaĝo oni malfacile legis ion pri liaj travivaĵoj. Jen kial mi ege surpriziĝis, informiĝinte de mia najbaro pri lia malfeliĉo.

 

    Junaĝa, li perdis siajn gepatrojn. Poste li plenkreskis, edziĝis kaj vivis feliĉan vivon. Sed neatendite, kiam li estis mezaga, lia edzino forpasis pro malsano, postlasante al li du filojn kaj unu filinon. Li devis vivteni la junajn gefilojn. Vidante ilin grandiĝi tagon post tago, li iom trankviliĝis. Tamen iun someran tagon de la 60-aj jaroj liaj filoj dronis en rivero dum naĝo. En Ĉinio cirkulas antikva popoldiro: "Por homo nenio estas pli dolora ol perdi la gepatrojn en infaneco, edzinon en mezaĝo kaj filon en maljuneco." Ĉion tion suferis la maljunulo. Restis al li nur lia solfilino, kiu laboris aliloke post diplomiĝo el universitato. Sed katastrofo refoje atakis lin: iun vintran nokton de la 70-aj jaroj lia filino estis murdita. La kialon oni ne konis ĝis hodiaŭ. Li rimarkinde velkis, turmentite de la korŝira malfeliĉo. Kvankam oni povis legi el liaj okuloj la tristecon profunde kaŝitan en lia koro, tamen li, ĉiam kun milda voĉo kaj kvieta mieno, volis kompatigi neniun per sia aflikto.

 

    Ofte ni ne komprenas, kiom da premforto povas elteni la homo kaj kian fortecon havas la vivo. Tamen ni bone scias la malfortecon de la vivo. Oni ofte perdas racion pro malsukceso en ekzameno aŭ promociiĝo, pro malpaco kun najbaro aŭ kolego, pro disiĝo de amanto, pro familia konflikto kaj eĉ pro multaj bagateloj. Resuminte la vivon de diversaj homoj, prudentuloj veas, kiom malforta estas la vivo.

 

    Tamen estas tiaj homoj, kiuj, eltenante ĉiajn suferojn, prudente, memfide kaj persiste vivas sian vivon. Ŝajnas al mi, ke la menciita maljunulo volis montri per siaj travivaĵoj, kiom forta estas la vivo.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments