El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Du Mu

| 2013-09-29
Bookmark and Share

 

    Traduko 1

 

    Du Mu (803~852)

 

Mia famo

 

Al mi en vaga viv' nur vino en akompano.

 

Hetajroj beltaliaj, gracia danc' en mano.

 

La sonĝoj de dek jaroj en Yangzhou rezultiĝis

 

Nur Dand' flirtema en bordelo— jen mia famo.

 

(Trad.Guozhu)

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ 0-0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ 0-0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Traduko 2

 

Memkonfeso

 

Banale vagis monde mi kun vinoj,

 

Kaj amorludis inter belulinoj.

 

Trasonĝis jam dekjarojn mi en Yangzhou,

 

Nur restas dand-renomo ĉe putinoj.

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ -0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Dum mallonga homa vivo, la nesamaj aĝ-periodoj ofte restigas nesamajn sigelojn postlasitajn. Junaĝon oni ofte pasigas en frivola senbridemo, kaj, en mezaĝo aŭ maljunaĝo, ĉu konscie aŭ nekonscie, oni faras rememoron kaj resumon pri la “diboĉa” pasintaĵo en sia juneco. Tiu ĉi de Du Mu verŝajne estis koncentra prezento de tia animstato.

 

    Aŭtoro de tiu ĉi poemo pro malglata kariero en politika rondo travivis en Yangzhou dek jarojn da diboĉa kaj senbrida vivo. Tiam, kiam li rememoris tiujn tagojn, ĉio ŝajnis al li kvazaŭ en sonĝo. Havinte nenian laŭdindan sukceson, li akiris nur renomon de dando en rondo de hetajroj.

 

    “Dek jaroj” sugestis la longdaŭron de la tempo, “trasonĝis” sugestis la rapidon de vekiĝo, kaj la vorto “sonĝo” aludis paseon vanta vizio, vivece redonante la elreviĝon de la poeto.

En la lastaj du versoj oni povis legi pezon el senĝeno, deprimon el humuro, malkontenton el pento. Mallonga verso estis kun longa senco remaĉinda.  

 

    Supraĵe la aŭtoro versis pri sia rememoro kaj suspiro pri la pasinta vivo en Yangzhou, fakte li verŝis plendon pri la realo kaj malkontenton pri sia situacio.Jen poemo bone respegulis la penson, personecon kaj konduton de Du Mu.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments