El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dekmil homoj partoprenis la aktivadon de la Monda Tago por Marŝado en 2013 en Kantono, Ĉinio

| 2013-09-29
Bookmark and Share


Dek miloj da homoj de Kantono partoprenas en la marŝado  

 

    Antaŭtagmeze de la 28-a de septembro okazis en Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio, la aktivado pri saniga piedirado de la Monda Tago por Marŝado en 2013, ĝi allogis dek milojn da homoj. Luo Wei, ambasadoro de la ĉi-foja aktivado kaj ĉampiono de tae-kvon-do en la 28-aj Someraj Olimpikoj okazintaj en Ateno, gvidis la marŝadon tenante la flagon. Ŝi alvokis, ke pli multaj homoj partoprenu en la vicon de la popola korp-ekzercado.

 

    La Monda Tago por Marŝado estas vaste konata aktivado de popola piedira ekzercado, kaj estis rapide popularigita al la tuta mondo ekde la starto. Tia paŝa aktivado akiris eĥon en Ĉinio, kaj fariĝis la programero organizita de la Ĉina Ĝenerala Federacio por Sportoj pri la popularigo kaj disvastigo de la popola korp-ekzercado. Ĉi-jare en ĝi jam partoprenis pli ol 210 miloj da ĉinoj.

 

    Laŭ konigo, la ĉi-foja marŝado en Kantono havas la longecon je ĉirkaŭ 6 kilometroj, post kiam la partoprenantoj atingas la celon, ili povas ĉeesti al riĉaj kunagaj ludoj, kursoj pri sanigaj scioj kaj malgrandaj subĉielaj prezentadoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments