El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wang Yi eksplikis la koncepton de la nova gvidantaro de Ĉinio pri disvolvo

| 2013-09-29
Bookmark and Share


Wang Yi parolas en la ĝenerala debato de la 68-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN  

 

    La 27-an de septembro Wang Yi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, ĉeestis la ĝeneralan debaton de la 68-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) okazintan en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko kaj faris parolon. Li eksplikis en sia parolo la koncepton de la nova gvidantaro de Ĉinio pri disvolvo, la eksterajn politikojn de Ĉinio, ĝian internacian rolon kaj ĝiajn opiniojn pri la nuna internacia situacio, pri grandaj aferoj internaciaj kaj regionaj.

 

    Wang Yi diris, ke Ĉinio firme iros laŭ la vojo de paco kaj disvolvo, kaj proponas, ke la diversaj landoj en la mondo kune irados laŭ la vojo de paco kaj disvolvo kaj solvos per pacaj manieroj la disputojn internaciajn kaj regionajn. Li diris ankaŭ, ke en ĉiu ajn tempo Ĉinio firme defendos la suverenecon kaj teritorian integrecon de la ŝtato, firme konservos siajn rajtojn kaj interesojn justajn kaj laŭleĝajn.

 

    Li diris, ke Ĉinio firme persistos en reformado kaj pordomalfermo kaj en daŭrigebla disvolvado. La ĉina registaro prenis la makroekonomiajn politikojn konsiderantajn samtempe la nuntempon kaj la estontecon, persiste serĉas disvolviĝon kun stabileco kiel premiso, pozitive stabiligas kreskadon, reguligas strukturon, akcelas reformadon kaj kreas altnivelan ĉinan ekonomion per serio da kreivaj politikoj kaj rimedoj.

 

    Wang Yi diris, ke Ĉinio firme antaŭenpuŝos la reformadon de la tutgloba reg-sistemo kun UN kiel kerno. La celo kaj principo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj estas la fundamenta ŝtono de la modernaj internaciaj rilatoj kaj garantio de la paco kaj stabileco de la mondo. Ĉinio atendas, ke UN ludos pli grandan rolon en internaciaj aferoj.

 

    Wang Yi diris ankaŭ, ke Ĉinio firme plenumos siajn internaciajn respondecon kaj devon. La ĉina nacio estas la nacio, kiu povas preni sur sin sian taskon kaj kuraĝas ŝarĝi sin. Malgraŭ tio, ke Ĉinio estas disvolviĝanta lando, tamen kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj Ĉinio bone scias sian respondecon kaj atendon de la internacia socio, pli pozitive kaj ĉiuflanke partoprenos en internaciaj aferoj, donos siajn voĉojn, kontribuos siajn saĝojn, prezentos siajn proponojn kaj enkorpigos siajn rolojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments