El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Han Wu

| 2013-09-29
Bookmark and Share

 

    Han Wu (842~923)

 

Frida Vetero

 

Ekster balustrado pendas kurteno.

 

Sur ruĝ-ekrano ĉarmas branĉo flora.

 

Kuŝas okfuta mato brod-kuseno.

 

Fridas vetero sed ne frost-rigora.

 

(Trad. Guozhu)

 

=0/ -0/ =0/ =0/ 0=0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Han Wu(842~923),kun adoltiĝa nomo Han Zhiyao kaj karesnomo Vintra Knabo, estis lokano de Wannian(en nuna urbo Xi'an, Shanxi-provinco).

 

    Kiel talentoplena mirknabo, Han Wu ekversis sufiĉe frue, ekde sia 10-a jaraĝo. Sed lia sukceso en ŝtata (metropola) ekzameno venis tro malfrue, nur en la 1-a jaro de Longji-erao de la imperiestro Tang Zhaozong(889 p.K.). Poste en lia kariero de ŝtatoficisto foj-refoje okazis al li forpuŝoj kaj degradoj. Troviĝis 4 volumoj da liaj poemoj en la Plena Poemaro de Tang-poemoj.

 

    Frida Vetero estis mallonga verskvaro kun sentoj en pejzaĝa priskribo: Antaŭ okuloj de legantoj estas luksa kaj delikata litĉambro. La scenoj ŝanĝiĝas de ekstero iom post iom al interno de la litĉambro, trans balustrado antaŭ la pordo, tra kurteno, trans ekrano kaj fine vidiĝas broda kuseno kaj okfuta mato sur la granda lito. Ĉio estis imprese “profunda kaj zigzaga”. Tio rakontis al ni, ke tie estas buduaro de nobla damo. Kio altiras nian rigardon?Ankaŭ la buntaj okulfrapaj koloroj: smeralda balustrado, ruĝa ekrano, koloraj brodaĵoj sur la porda kurteno, muara litkovrilo, ili kune formas luksan kaj komfortan atmosferon.

 

    Sed neniam aperis la protagonistino. Neniu sciis, kion ŝi faras aŭ pensas. Tamen la bildo de flora branĉo vekis nian memoron pri la versoj:

 

    “Do pluki florojn dum disflorado. Nenio restos sur branĉ' senflora.”(el Ora Vesto de anonima aŭtoro.) Malalte pendas kurteno antaŭ pordo. Litkovrilo aldoniĝas sur mato. Tio montris, ke la varma somero jam iom foriĝas, kaj agrabla malvarmo de aŭtuno alvenas. Tia momento tre facile vekas suspiron pri la forpaso de tempo. Kiajn ondojn ĝi levas al la koro de nia protagonistino?

 

    En la tuta poemo legiĝis nenia vorto pri “amo”, nenia vorto pri “homo”. Estis nur bildoj pri la scenoj, kiuj aludis la sentojn de protagonistino. Vere poemo aprecinda por legantoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments