Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

La Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAN kaj la zono de ilia libera komercado

| 2013-09-29
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 


Emblemo de la Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAN  

 

    Jam antaŭ 10 jaroj kiel antaŭenpuŝilo servis la Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASOAN), kiu celas akceli konstruon de la zono de libera komerco inter Ĉinio kaj ASOAN kaj kune ĝui la ŝancojn por kunlaboro kaj por evoluo. La ekspozicio liveras al la membrolandoj platformon por profundigi la kunlaborojn en la kampoj financa, serva, investa, agrikultura, inform-industria k.a., kaj faris la kunlaborojn politikan, diplomatian, ekonomian kaj kulturan inter la 11 landoj en unu tuton. 

 


Parolas Li Keqiang en la malferma ceremonio de la 10a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAN.  

 

    La 3an de septembro de 2013, estis inaŭgurita la 10a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAN en la Nanning-a Internacia Kunvena kaj Ekspozicia Centro. Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis al la malferma ceremonio kaj faris paroladon. Li diris, ke Ĉinio kaj ASOAN kune kreis Oran Jardekon de kunlaboro, kaj kreos novan Diamantan Jardekon

 

    Antaŭenigi la konstruon de la zono de libera komerco inter Ĉinio kaj ASOAN

 

    La regiona ekonomia integriĝo kaj ekonomia tutmondiĝo jam fariĝis du gravaj tendencoj de la tutmonda ekonomia disvolviĝo en la kuranta jarcento. En la Sesa Kunveno de la Ĉefoj de ASOAN kaj Ĉinio okazinta en la 4a de novembro de 2002, tiama ĉina ĉefministro Zhu Rongji kaj gvidantoj de la 10 landoj de ASOAN kune anoncis ke en la jaro 2010 estu finkonstruita la zono de libera komerco inter Ĉinio kaj ASOAN.

 

    En la 8a de oktobro de 2003, tiama ĉina ĉefministro Wen Jiabao proponis en la Sepa Kunveno de la Ĉefoj de Ĉinio kaj ASOAN (10 +1) okazigi ĉiujare ekde la jaro 2004 en Nanning de Ĉinio la Ekspozicion de Ĉinio kaj ASOAN kaj samtempe la Pintkunvenon de Ĉinio kaj ASOAN pri Komercado kaj Investado. Lia propono estis akceptita de la gvidantoj de ASOAN.

 


Mapo pri la zono de libera komerco inter Ĉinio kaj ASOAN 

 

    En la unua de januaro de 2010 estis oficiale lanĉita la zono de libera komerco inter Ĉinio kaj ASOAN. De post tiam, la komercado inter la du flankoj konsistigas 13% de la tutmonda. Nun, la zono funkcias kiel la plej giganta ekonomia unio, kiu kovras 11 landojn kun 1,9 miliardoj da loĝantoj kaj la malneta enlanda produkto de 6 000 bilionoj da usonaj dolaroj. Ĝi kun la plej multnombra loĝantaro estas plej granda libera komerca zono ne nur en la mondo, sed ankaŭ tiu inter la disvolviĝantaj landoj. 

 

    La konstruado de la zono de libera komerco inter Ĉinio kaj ASOAN estas dividita en la jenajn tri periodojn: en la unua periodo dum la jaroj 2002-2010 estis lanĉitaj kaj reduktitaj komercaj tarifoj. En la unua de januaro de 2010, Ĉinio nuligis al ASOAN ĝiajn komercajn tarifojn por 93% da produktoj; en la dua periodo dum la jaroj 2011-2015, la zono estos plene kompletigita, t. e. realiĝos redukto de la komerca tarifo al nulo por la plejparto da produktoj dum la komercado de la novaj kvar landoj de ASOAN kun Ĉinio, kaj post la jaro 2016 estos la tria periodo por daŭrigebla disvolviĝo de la zono de libera komerco inter Ĉinio kaj ASOAN.

 

    Fakte, la Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAN estas la plej grava ŝlosilo por la menciitaj tri periodoj de la konstruo de la zono de libera komerco inter Ĉinio kaj ASOAN. Ĝi malfermis kanalojn por profundigi la ekonomian kaj komercan kunlaboron inter la membro-landoj de la zono de libera komerco inter Ĉinio kaj ASOAN.

 

    Fruktodonaj kunlaboro kaj interŝanĝo en la pasintaj dek jaroj

 


La Nanning-a Internacia Kunvena kaj Ekspozicia Centro 

 

    De la jaro 2004, la Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAN jam okazis 10-foje, ĝi estas eksterordinara platformo por kunlaboro kaj interŝanĝo. Ĝia influo kuŝas ĉefe en la subaj du flankoj. 

 

    Unue, gvidantoj de Ĉinio kaj tiuj de la 11 membro-landoj de ASOAN donas grandan atenton al la ekspozicio per sia persona ĉeesto al ĝi ĉiujare. Kaj en ĉiuj ekspozicioj okazas pluraj intervidiĝoj de ambraŭflankaj gvidantoj, dialogoj inter altranguloj ŝtataj kaj komercaj. Dank' al tio pliiĝas la reciproka konfido politika.

 

    Due, la Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAN funkcias kiel ponto por produktoj de ASOAN al Ĉinio kaj platformo por investado de ĉinaj entreprenoj en ASOAN. Post la starto de la ekspozicia projekto rapide kreskas la komerca sumo de la du flankoj. En la jaro 2004, la debuta jaro de la ekspozicio, la komerca kvanto inter Ĉinio kaj ASOAN superis 105,9 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj per tio anticipe atingis la celon pri 100 miliardoj da usonaj dolaroj; en la jaroj 2005 kaj 2006, ĉiujare la pura kresko de la komercado inter la du flankoj estis ĉ. 30 miliardoj da usonaj dolaroj; en la jaro 2007 ĝi atingis 202,55 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskis je 25,9% kompare kun la jaro 2006, kaj je tri jaroj anticipe atingis la celon, t. e. superi 200 miliardojn da usonaj dolaroj; en la jaro 2008, la komerca kvanto de la du flankoj atingis 231,12 miliardojn da usonaj dolaroj, je 13,9% pli multe ol la sama periodo de la pasintaj jaroj kaj en la jaro 2012 ĝi superis 400,1 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

    En la lastaj jaroj, la ekspozicio organizis entute pli ol 260 altnivelajn ekonomiajn kaj komercajn forumojn, kulturajn kaj sportajn interŝanĝojn, ĉiuflanke antaŭenpuŝis la malferman kunlaboron inter Ĉinio kaj ASOAN. Bone profiti de ĉi tiu platformo por akceli la ampleksan kunlaboron en la ekonomia kaj komerca kampoj estas la komuna kono ne nur de Ĉinio kaj ASOAN, sed ankaŭ de la tuta mondo.

 

    Kune profundigi la amikajn kaj reciprok-utilajn interrilatojn de la strategia partnereco

 


En la malferma ceremonio de la 10a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAN  

 

    La Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono situas en la suda parto de Ĉinio, Fangchenggang, Qinzhou kaj Beihai estas grandaj urboj ĉe la norda golfo de la lando. En julio de 2013, ĉina ĉefministro Li Keqiang montris dum sia inspektado en Guangxi, ke la regiono posedas la plej grandan internacian marhavenon en la sudokcidenta parto de Ĉinio kaj kapablas alfronti al ASOAN. Ĝi devus fariĝi strategia pivoto por disvolvo de ekstera ekonomio en sudokcidenta Ĉinio. La kunlaboro inter Ĉinio kaj ASOAN eniras en sian novan jardekon, kaj la ĉina registaro pluapaŝe antaŭenpuŝas la konstruon de la nova versio de ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAN por servi al la nova strategia apogpunkto. 

 


Gvidantoj de Ĉinio kaj ASOAN en la malfermo de la ekspozicio  

 


Li Keqiang en la ekspozicio  

 

    Li Keqiang diris en la malferma ceremonio de la 10a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAN, ke Ĉinio longtempe persistas en sia strategia politiko pri la amikaj interrilatoj kun ASOAN. La ĉina flanko firme prenas la membrojn de ASOAN kiel prioritatajn landojn en sia diplomatio por la najbaroj. Ĉinio kaj la landoj de ASOAN devas helpi unu alian kun la celo kune antaŭenigi la duflankajn amikajn kaj reciprok-utilajn kunlaborojn en la longtempa strategia partnereco al la nova nivelo. 

 

    Li Keqiang prezentis kvin jenajn proponojn por pluapaŝe akceli la kunlaboron inter Ĉinio kaj ASOAN: la unua, krei plibonigitan version de la zono de libera komerco inter Ĉinio kaj ASOAN; la dua, akceli kunlaboron en la kampoj de ŝoseo, fervojo, river-vojo, aviado, telekomunikado, energio kaj tiel plu; la tria, plifortigi kunlaboron en la financa rondo; la kvara, disvastigi kunlaboron sur maro; kaj la kvina pliigi kulturajn interŝanĝojn inter si. 

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments