El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Huang Chao

| 2013-09-29
Bookmark and Share

 

 

   Huang Chao ( ?~884)

 

Krizantemo

 

Kiam alvenas Krizantem-tago en aŭtuno,

 

Post florad' mia velkos aliaj en frakasoj.

 

Tra Chang'an erupcias aromo ĝisĉiela.

 

Ĉefurbo ĉie plenas de oraj maŝ-kirasoj.

 

(Trad. Guozhu)

 

=0/ 0=0/ -0/ 0=0/ -0/ =0/

 

-0/ =00/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Huang Chao (? ~884) estis tre famkonata en Ĉinio, ne kiel poeto, sed kiel gvidando, nomata la Granda Generalo ĉielsturma, de insurekcio (875~884). Liaj trupoj en 880 konkeris Chang'an, la ĉefurbon de Tang-dinastio. Huang Chao fondis novan reĝimon la Granda Qi-regno kaj fariĝis imperiestro. Sed lia regno pereis en 884.

 

    Krizantemo estas la temo tre ŝatata de ĉinaj poetoj. Restas tre multaj poemoj pri krizantemoj. Nature, malsamaj aŭtoroj versas malsame. La poemo de Huang Chao legiĝis aparte malsama ol la ceteraj samtemaj.

 

    Je la unuaj du versoj, la ceteraj aŭtoroj kutime versis pri la ĉie disflorantaj krizantemoj en la Krizantemo-tago, kun plaĉaj aromoj. Tamen, Huang Chao daŭrigis per miriga verso "post florad' mia velkos aliaj en frakasoj". Kiom drasta kontrasto!

 

    La tria kaj kvara versoj bele versis pri la pompa sceno:"Tra Chang'an erupcias aromo ĝisĉiela. / Ĉefurbo ĉie plenas de oraj maŝ-kirasoj." Tra la tuta urbo Chang'an ĉie vidiĝas krizantemoj en oraj maŝ-kirasoj, kies densaj aromoj leviĝas ĝis ĉielo, disŝvebanta tra la tuta urbo. Jen mondo de krizantemoj. Jen regno de krizantemoj, kaj ankaŭ solena festo de krizantemoj. Li interligis la krizantemojn kun soldatoj en kirasoj, donante al la versaĵo belon de batalo. La aparta imago, nova komparo, imponaj vortoj kaj la ĉarma artisma ideo ĉiuj legiĝis senprecedence.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments