El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Wang Jian

| 2013-09-29
Bookmark and Share

 

    Wang Jian (766?~830?)

 

Rigardante la lunon en la dekkvina nokto de la oka monato al departementestro s-ro Du

 

Korvo ripozas arbe. Korta tero palas.

 

Humidas laŭro. Rosoj silente kristalas.

 

Ĉiuj rigardas al la luno en ĉi nokto.

 

Al kiu hejmo la aŭtuna penso falas?

 

=0/ 0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Wang Jian (766?~830?),kun adoltiĝa nomo Wang Zhongchu, estis lokano de Yingchuan (en nuna urbo Xuchang, Henan-provinco). Li devenis de familio malriĉa kaj pleba. En Dali-erao (766~779, sub regado de la imperiestro Tang Daizong) li sukcese trapasis la metropolan ekzamenon, tamen funkciis poste nur kelkfoje kiel malaltranga ŝtatoficisto.

 

    Wang Jian tre lertis en versado kun la formo de sepsilabaj versoj. Li havis simpation pri popolanoj en suferoj. Nun ni povas legi 386 poemojn de Wang Jian, sed nur tre malmultaj en esp-igo.

 

    Ĉiujare la 15-a tago de la oka monato lunkalendare estas la Aŭtunmeza Festo laŭ ĉina tradicio. Estas la popoldiro, ke “plej klare brilas la luno en la Aŭtunmeza Festo” Tial, ekde pratempo ĝis nun, ĉinoj tre ŝatas apreci la lunon en tiu ĉi dato, kaj restas en ĉina poezio grandnombro da poemoj pri la Aŭtunmeza Festo, el kiuj tiu versita de Wang Jian estis fama peco.

 

    En la nokto de la Aŭtunmeza Festo, nia poeto aprecis lunon en korto de sia hejmo: La lumo de luno verŝiĝas kiel akvo teren. Sub la prilumo de la luno, ĉio surtere en la korto vidiĝas blanka. Pro la klara lunlumo ĉia pejzaĝo estas bone vidata. En kvieta malfrua nokta horo, ombroj de arboj ĵetiĝas bunte. Trankvile ripozas korvoj en nesto sur arbo. Aŭtunaj rosoj falas sur la laŭrarbon, brile, sorĉe, travideble, pro reflekto de lunlumo vidiĝas aparte amindaj.

 

    Pro tro malfrua noktomeza horo, la aŭtunaj rosoj malsekigis laŭron en la korto. Se ni pensu pli profunden, ni facile pensas, ke la vorto laŭro ankaŭ povus aludi la laŭrarbon en la luno laŭ ĉina mito. En noktomezo, kiam ĉie regas silento, kun levita kapo la poeto rigardas al la luno. Liaj pensoj vagas, ĝis la Palaco de Vasta Malvarmo en la luno. Tie ankaŭ la frostaj rosoj malsekigas la laŭrarbon, ĉu ne? Tio estis frapvorto en la tuta poemo.

 

    Ne nur pensi pri la laŭro, sed ankaŭ pri la feo Wu Gang, kiu ĉiam ripetas sian sizifan laboron de hakado en luno, kaj ankaŭ pri la feino Chang'e en eterna soleco. Kiom abunde da penasocioj la versoj portas al ni! “Ĉiuj rigardas al la luno en ĉi nokto. Al kiu hejmo la aŭtuna penso falas?”. Sub la arĝenta lunluno, ĉu nur la poeto sola pensis? Kiom da homoj tra la mondo ĉinokte aprecas la lunon kun liberaj pensvagoj?

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments