El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis Ĉina (Changzhou-a) Internacia Animacia Arta Festivalo

| 2013-09-29
Bookmark and Share


En la inaŭgura ejo 

 


Animaciaj figuroj luditaj de homoj  

 

    La 27an de septembro en la Internacia Konferenca Centro en Changzhou inaŭguriĝis la deka Ĉina (Changzhou-a) Internacia Animacia Arta Festivalo kunaranĝita de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kaj la popola registaro de Jiangsu-provinco. Dum la festivalo inter la 28a de septembro kaj la 3a de oktobro troviĝas standoj de ĉirkaŭ 130 en- kaj eksterlandaj entreprenoj kaj pli ol 500 profesiaj komercistoj por vizito kaj komerco. Ĝi altiras ankaŭ la britan kompanion BBC, la animacian kanalon de la Ĉina Centra Televido, la korean kompanion VOOZ, la plej grandan agentejon de kopirajto en Azio -- filma kompanio Imperio kaj la konatan ĉinan grupon de animacia figuro Zhang Xiaohe. Ĉiuj el ili unuan fojon starigis standojn en la festivalo. La agado kovras la kampojn de animacio, ludo, filmo-eldonado, novaj mediatoj, servo-provizistoj, kreemaj afiŝoj kaj tiel plu.

 

    Depost la starigo en la jaro 2004 la festivalo okazis naŭ fojojn. En la pasintaj naŭ jaroj kun la celo "disvastigi nacian kulturon, grandigi internaciajn interŝanĝojn, liveri komercan platformon kaj disvolvi animacian industrio" la festivalo disvolviĝas en skalo, enhavo kaj industria influo, kaj iom post iom fariĝis influa platformo por montro, interŝanĝo kaj komerco en- kaj eksterlande.

 

    Per la platformo de la festivalo kelkaj gravaj programoj stariĝis en Changzhou, ekzemple la publika serva platformo pri ŝtata du-dimensia senpapera animacia tekniko, ĉina-korea kunlabora bazo por trejni ludistojn kaj esplora centro de kunfandiĝo de scienco kaj arto en Changzhou sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.

 

    La festivalo inkludas ankaŭ la Internacian Animacian Foiron, kunsidon pri dekjara jubileo de la Ĉina (Changzhou-a) Internacia Animacia Arta Festivalo, Or-dinosaŭran Konkurson de Internaciaj Originalaj Verkoj, subskribon de kunlaboro pri animacio, publikigon de foiraj fruktoj kaj aliajn kvar programerojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments