El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unuaj humanismaj helpaj materialoj liveritaj de la ĉina registaro atingis Pakistanon

| 2013-09-30
Bookmark and Share


La helpaj materialoj liveritaj de Ĉinio jam en la flughaveno en Karaĉio  

 

    Vespere de la 28-a de septembro la unuaj humanismaj helpaj materialoj liveritaj de la ĉina registaro al la pakistana registaro atingis la flughavenon en Karaĉio de Pakistano.

 

    La helpaj materialoj liveritaj de la ĉina registaro estis senditaj al Karaĉio respektive en la 28-a kaj la 29-a de septembro de Pekino kaj Nankino. La materialoj, kiuj atingis Karaĉion vespere de la 28-a de septembaro, enhavas ekipaĵojn por savado, purigo de akvo kaj por urĝa telekomunikado, malgrandajn generatorojn, medikamentojn, tendojn kaj lanajn litkovrilojn.

 

    La 24-an de septembro okazis en la provinco Balochistan de Pakistano 7.8-grada tertremo, kiu kaŭzis grandan perdon de homoj kaj posedaĵoj. La ĉina registaro decidis liveri al la pakistana registaro helpon de 1.5 milionoj da usonaj dolaroj kaj tiun de materialoj kun valoro de 30 milionoj da usonaj dolaroj por helpi la pakistanan registaron savi la popolamasojn trafitajn de la tertremo.

 

    Ĉinio esprimis, ke laŭ bezono de la pakistana registaro ĝi pozitive konsideros partopreni en rekonstruado de Pakistano post la katastrofo.

 

    La 25-an de septembro Noor Muhammad Jadmani, speciala sekretario de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Pakistano, diris, ke Pakistano tre dankas la ĉinan registaron pro ĝia urĝa helpo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments