El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis la jarkunveno de la Zaozhuang-a E-Asocio por la jaro 2013

| 2013-09-30
Bookmark and Share

 S-ro Semio estas premiita pro siaj konstribuoj al Esperanto

Partoprenantoj de la kunveno  

 En la E-Muzeo

Novaj estaranoj de la Zaozhuang-a E-Asocio  

 

 

Teksto kaj fotoj de SUN MINGXIAO

 

    En la 28-a de septembro la jarkunveno de la Zaozhuang-a E-Asocio por 2013 okazis en la Zaozhuang-a Universitato de la provinco Shandong en orienta Ĉinio.

 

    En la kunveno partoprenis pli ol 60 membroj de la asocio. Intertempe s-ro Semio, delegito de la Universala E-Asocio, prezentis al la partoprenantoj la 98-an Universalan Kongreson de Esperanto okazintan en Islando kaj la konstruadon de E-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato, kaj s-ino Meng Lin, la prezidanto de la asocio, faris raporton pri la laboro de la asocio dum la jaroj 2006-2013.

 

    En la kunveno kelkaj elstaraj membroj de la asocio estis premiitaj. Fine membroj de la asocio elektis siajn estraranojn. S-ino Meng Lin estis elektita kiel la prezidanto de la asocio.

 

    Post la kunveno ĉiuj partoprenantoj vizitis la E-muzeon en la Zaozhuang-a Universitato.

 

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments