El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Sudkorea ambasadoro en Ĉinio: Mi estas feliĉa ambasadoro

| 2013-10-08
Bookmark and Share



Kwon Young-se intervjuata


 

de HE BAOQING

 

    "Mi estas feliĉa ambasadoro." En la 14a de aŭgusto Kwon Yong-se, nova ambasadoro de Sud-Koreio en Ĉinio, tiel taksis sian pli-ol-du-monatan vivon en Pekino, kiam li estis intervjuata en Pekino.

 

    Kwon klarigis, ke tio estas ĉar li ne bezonas konsideri la estontecon de la rilatoj inter Koreio kaj Ĉinio. La korea kaj ĉina ŝtatestroj jam plene bildigis kiel pli sane disvolvi la duflankajn rilatojn, kaj lia tasko estas simple plenumi praktikajn taskojn unu post alia.

 

    En Pekino Kwon ricevis specialan intervjuon tiutage en Ĉina-Nordorient-Azia Ekspozicio, kiun ĉeestis ses nordorient-aziaj landoj kun la celo antaŭenigi regionajn kunlaborojn. Kiel unu el la ĉeestantoj, Sud-Koreio ĉiujare sendas pli ol 100 entreprenojn al la ekspozicio.

 

    Kwon diris, ke sudkoreaj entreprenoj volas havi pli da ŝancoj por kunlaboroj en Ĉinio, kaj ĉeesti la ekspozicion estas unu el la bonaj kanaloj. Tial de la lastaj jaroj pli kaj pli multe da sudkoreaj entreprenoj pri servoj, beligado, pintklasaj konsumaĵoj partoprenas en la ekspozicio.

 

    "Tio estas la kampo bezonata de la ĉina merkato. Estas ĝojige, ke sudkoreaj firmaoj konsideras la disvolviĝan nivelon de la ĉinaj ekonomio kaj socio," Kwon diris. "Samsung, Hyundai kaj Kia donis bonan impreson al Ĉinio, kaj la sudkorea registaro kaj ĝia ambasadorejo al Ĉinio rekomendos pli da bonaj koreaj firmaoj kaj produktoj al la ĉinaj konsumantoj."

 

    Kiel la unua sudkorea ambasadoro al Ĉinio post la prezidentiĝo de Park Geun-hye, Kwon esperas, ke Sud-Koreio kaj Ĉinio realigos salton en la interŝanĝoj kaj disvolvado de ekonomisocio, firmigante la bazon de la antaŭaj kunlaboroj. "Unu grava punkto estas akceli paŝojn por realigi la subskribon de la liberkomerca interkonsento inter Sud-Koreio kaj Ĉinio." Kwon diris, ke estas ĝojige, ke la sudkorea kaj la ĉina ŝtatestroj multe zorgas pri konsiliĝo de la interkonsento, kaj progresas plua konsiliĝo.

 

    Li diris ankaŭ, ke la du landoj devas forigi la negativajn faktorojn inter si, dece trakti problemojn, kiuj malhelpas disvolviĝon de la interrilatoj, kaj redukti kontraŭdirojn. Li volas fari kontribuon por solvi tiujn problemojn."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments